Group: Sveda Esperanto Sverige


kien iru la sveda esperantomovado


Bengt Åradsson
July 26, 2010 - 141 comments - 8 432 visits

Baldau SEF dissendos inviton al granda renkontiĝo oktobre en Norrköping pri la sveda esperantomovado. Jam longe multaj membroj volas diskuti la estontecon de nia movado en Svedio. En tiu ĉi diskutrondo mi esperas ke multaj volas diskuti la temon kaj proponu ideojn pri nia adaptiĝo al movado tauga por la moderna tempo.
Latest comments - All (141)
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
Debato pri strategio por ekspansio (3).

Mi klopodu doni respondojn al Martin pri konkretaj proponoj:

Mi proponas, ke Esperanto-Gården chiujare invitu kaj aranghu Svedan Esperantokongreson autune. Ghi povas anstatui au kombinighi kun la tradicia seminario de Sveda Esperanto-Instituto. Espereble ghi povos iom post iom allogi partoprenantojn, kiuj kutime evitas la t. n. SEF-kongreson, kiu prefere havu pli konvenan nomon, ekzemple La kunveno de la svedaj esperantoestabloj.

La Sveda Esperantokongreso invitu prelegantojn, kiuj ne nur laudas la lingvon kaj la nunan movadon, sed kiuj ankau ne timas diskuti problemojn kaj montri novajn vojojn. Ghi levu la demandojn, chu niaj nunaj manieroj prezenti esperanton estas efikaj, au chu ekzistas aliaj pli bonaj.
Ghi diskutu, chu ni en la informa laboro prioritatu apartajn celgrupojn, kaj en tia okazo, kiuj ili estu kaj kiamaniere?

En tiuj kongresoj estu atento ankau al la idea, literatura kaj organiza historio de esperanto. Char la nunaj hungaraj lingvotestoj ne inkluzivas ekzamenon pri tio, la Sveda Esperanto-Instituto povus en la kongreso oferti kompletigajn ekzamenojn pri tiuj fakoj.

Bertil Nilsson
6 years ago.
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
Debato pri Strategio por ekspansio (4).

Unu el la diligentaj debatantoj en la reto republikigis artikolon verkitan en 1980 de Jerzy Leyk. En konvinka maniero ghi priskribas strategion por ekspansio, ech se ghi uzas aliajn terminojn por tio.

Jen kie ghi legeblas:
http://www.planlingvoj.ch/LEYK/_Kiobremsaslamovadon.pdf

Li antauvidas - kiel kondichon por ekspansio - ke "La disvastigo de Esperanto komencas eskapi desub la kontrolo de Esperanto-organizaĵoj kaj de la Esperanto-movado en la hodiaŭa kompreno."

Ghuste kontrau tio baraktas parto de la e-movado.

Bertil Nilsson
6 years ago. Edited 5 years ago.
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ#
.
Dankon, Olof.
.
Sed Bertil, tiu sama alineo komenciĝas per la frazo "La aktiveco de la Esperanto-movado estas tiel granda, ke en multaj institucioj kaj organizaĵoj neesperantistaj ekzistas “esperantaj organizounuoj“, establitaj dank’ al la movado."
Do tamen gravas la movado por atingi tiun unuan sojlon, pri kiu skribis Jerzy.
.
Poste li ankaŭ diras ke "La kulturado de Esperanto (de la movado) apartenas preskaŭ nur al la spirita aktivosfero. Se estas tiel, mi proponas serĉi la bremsantajn faktorojn unuavice en tiu sfero: en la psiko de la individuoj, en la sociaj mekanismoj de la movado, en la esperanta kulturo (vastasence)."
Mi komprenas tion tiel ke estas bezonata ia nova komuna spirito, ia moderna fajro, kiu kaptos la homojn por la espa lingvo kaj malhezitigos ilin (kaj nin) pri ĝia tuja utilo kaj nepro.
.
5 years ago.
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
Debato pri strategio por ekspansio (5).

Oni devas konsideri la artikolon de Jerzy Leyk en ghia historia kunteksto. Ghi estis verkita en 1980. Pli frue en la sama jaro estis lanchita la La Rauma Manifesto, kiu grandparte estas konsekvenco de la pensado de Leyk. En tio, kion mi nuntempe nomas la malnova Esperantio, la manifesto krom preterpasa mencio de Corsetti renkontis nur unu komentarion, nome artikolon de Probal Dasgupta sub la rubriko ”Celaro de Raumo montras intelektan bankroton” (Esperanto Revuo, marto 1982). Poste totala silento.

La t. n. raumistoj konkludis, ke diskuto pri la novaj strategiaj ideoj ne estas dezirata kaj ne eblas. Tiu konkludo firmighis, kiam en 1985 helpe de la Departemento pri Soci-Administraj Aferoj en Varsovio la Chefa Konsilantaro kaj la Chefa Estraro de PEA estis eloficigitaj pro falsaj denuncoj kaj kiam samjare UEA obstaklis la laborojn de LKK en Varsovio. Leyk estis kaj la chefa aktivulo kaj chefa celato en tiu okazado kaj forlasis Esperantion en 1986 kaj ghis nun ne revenis, kvankam la polaj autoritatoj poste konstatis, ke la siatempaj denuncoj fare de esperantistoj kontrau li estis falsaj.

Sed Jerzy Leyk ne estis sola pri siaj ideoj. Aliaj esploris eblecojn realigi ilin, kaj tio rezultis en 1991 en la fondo de Esperanta PEN-Centro fare de Giorgio Silfer, Perla Martinelli, István Nemere kaj Gaston Waringhien.

Ghuste tio montras la diferencon inter la malnova kaj nova strategio. Jam de 1983 ekzistis Esperantlingva Verkista Asocio, kunlaboranta kun UEA ekde 1984. (Nun ghi havas alian nomon.) EVA estis asocio turnita ekskluzive internen en la E-mondon, sen rimarkeblaj kontaktoj kun la ekstera mondo. Kontraste al tio la Esperanta PEN-Centro jam en 1993 estis akceptita kiel plenvalora membro de la Internacia PEN.

Tio estas la diferenco inter la plej multaj malnovaj esperantistaj fakaj organizoj, kies ambicio estas teni sin ene de la limoj de la e-mondo au nur propagandi e-on al siaj neesperantistaj kolegoj. La nova strategio estas klopodo establi sin kiel esperantlingvajn organizojn inter samvaloraj alilingvaj, kaj tiamaniere kunlabori kun ili kaj integrighi en la internacia socio. Alivorte, eltreni e-on el ghia izoliteco.

En diversaj statoj de preparo por tio estas esperantaj organizoj en tri kampoj: feminisma, naturamika kaj tio, kio rilatas al UNPO (Unrepresented Nations and Peoples Organization). Chiuj tri estas frontoj, che kiuj la malnova Esperantio tute ne aktivas. Tial la kutima opinio, ke temas pri eksterminda konkurenco, estas tute erara.

Nur che unu fronto okazis shajna, sed nur shajna, kolizio, kaj tio estas pri la lingvotestoj. En 2007 Kultura Centro Esperantista farighis ”institutional affiliate” en Association of Language Testers in Europe, kaj partoprenas en ties laborgrupoj. Poste ankau e-reprezentantoj de ITK (Idegennyelvi Továbbképzö Központ, t.e. tiu hungara instituto, kies filio en la e-mondo estas UEA) cheestas en la kunvenoj de ALTE. Se tio entute havas efikojn, tio estas, ke la reprezentantoj de aliaj lingvoj suprizighas pro tio, ke la malgranda esperanta lingvogrupo havas du reprezentantojn, kie ech grandaj lingvoj havas nur unu.

Do, lau mi, tiu moderna fajro – mi preferus diri nova metodo – pri kiu vi parolas, jam ekzistas. Sed multaj preferas fermi la okulojn kaj shtopi la orelojn. Mi jam menciis al vi du tri ekzemplojn de novaj eblecoj. Jen ankorau unu: se la sveda movado volus agi racie, tiam Esperanto-Gården petus permeson farighi lingvotesta filio por Nordio kaj kune kun la nordiaj Esperanto-Institutoj kaj/au ILEI-sekcioj arangus tute memstare esperantajn lingvotestojn en nia parto de Europo.

Bertil Nilsson
5 years ago. Edited 5 years ago.
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
Debato pri strategio pro ekspansio (6)

Dum svedaj e-kongresoj (ofte nomataj SEF-kongresoj) oni povas iri de jarkunveno al jarkunveno kaj konstati, ke la sveda e-komunumo dum jardekoj kreis pli ol ghi kapablas konservi. Ghi kreis tro multe kaj tro dise, char mankis komunaj kaj kunordigaj vizio kaj strategio. Malfacilas ech trovi estraranojn por chiuj organizoj. Krome aldonighas nun helpovoko de Esperanto-Gården. La sveda e-komunumo malfacile kapablas konservi siajn rezultojn, char, aldone al la bremsanta efiko pro nekohera kreado, malprosperas la rekrutigado de novaj e-istoj. Cetere, novaj rekrutoj mem volas esti kreantoj kaj uzantoj kaj ne simple katenighi al nuraj konservaj au propagandaj taskoj.

Anstatau interesighi nur pri simptomoj, chu ne jam estas tempo komenci analizi kaj priagi la du kernajn kauzojn de la problemaro, nome kiel kunordigi disajn kreadojn/-ajhojn kaj kiel priskribi e-on por veki realajn motivojn ghin lerni kaj uzi?
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sveda Esperanto Sverige