Group: Sveda Esperanto Sverige


Vizito de Svedujo, julie 2013


Françoise Noireau
May  3, 2013 - 1 comment - 305 visits

Saluton ,

Mi planas vojaĝon en Svedujo al festivaloj de tradiciaj/folkloraj muzikoj en Dalarna dank'al la invito de la violonisto kaj esperantisto Martin Strid de la 30a de junio al la 5/7a de julio.

Mi deziras renkonti pliajn geesperantistojn de Svedujo kaj gasti ĉe kelkaj, se ili komplezas.

Mi veturos trajne sola kun mia violono verŝajne per internacia fervoja bileto Interrail Global Pass.

Mi alvenos fine de junio kaj vojaĝos 2/3/4 semajnoj depende de mia programo.

Mia intereso estas vojaĝi, ripozi, muziki tradiciajn muzikojn (aparte svedajn, irlandajn, balkanajn, okcitanajn, arabo-andaluzajn...), babili, rakonti pri denaskismo (aparte la esperantlingva eduko de miaj 3 gefiloj) kaj pri psikopedagogio, gvidi verkatelieron, proponi distraĵon per mia violono, esti helpema gastino...

Ĉu vi havus ideojn, konsilojn, kontaktojn, tranoktadon, gasteblecon por helpi min en la planado de mia vojaĝo? Libere proponu...

Antaŭdankon kaj samideane, Françoise/Fransoazo Oazo
www.pasportaservo.org/uzantoj/fransoazo
www.facebook.com/EsperantoProvence?skip_nax_wizard=true
Comments
Shell H Randehed
Shell H Randehed
Saluton!
Cxu via sveda vizito sukksis kaj trapasis bonorde ? Cxu la svedaj esperantoparolantoj bone prizorgis vin dum via vojaxo kaj Pasporta Servo bone funkciis?
3 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sveda Esperanto Sverige