![]() |
Supernova
|
| Subject | Author | Replies | Updated |
|---|---|---|---|
| Supernova turneo 2009 |
|
0 |
|
Disvastigi kaj kunigi la amikoj de la rok-grupo Supernova. SUPERNOVA estas rokbando el Brazilo, en kiu anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Leandro Souza (elektrogitaro) Roĝer Borĝes (sinteziloj) kaj Romulo Felicio (drumo). La tekstaro estis kunverkita kunlabore kun Jimes Milanez. La projekto de la muzikgrupo Supernova naskiĝis en 2004, kaj la albumo estis verkita kaj registrita dum 3 jaroj en kaj finfine lanĉita en Oktobro 2006 de Vinilkosmo. La muzikstilo estas potenca roko, kun melodiaj voĉoj, frapa gitarumado kaj vigla ritmo; oni povas atentigi ankaŭ la elstara muzikproduktado. Krom la 13 kantojn kiuj konsistas la albumo, la disko ankaŭ enhavas la unuan profesie realigitan muzikvideon en Esperanto de la brazila produktejo Kosmuzik, kaj pro tio, tiu albumo jam tuj fariĝas vera mejlostono en la historio de Esperanto.
Feeds of Supernova
–
Latest docs
|
Latest topics