Group: Sonteatro


La kvara projekto: Aviadilo


V I Z I   László*
December 10, 2010 - 611 visits

Mallonga skeĉo, eĉ komencatoj povas facile provi sian talenton. Teksto:

_____________________________________

Skeĉo de Fejér István (pron: fejer iŝtvan - Stefano Fejér) tradukita de mi

Alvoko al la membroj de sonteatro: Mi tre ĝojus, Se kelkaj sinjoroj kaj sinjorinoj legus tiun ĉi pecon farante sonregistraĵon, el kiuj mi povus kompili sonteatraĵon, kiel ni jam plurfoje faris tion.

Rolantoj:

Viro, sperta veturanto

Virino, timema, la unuan fojon veturanta per aviadilo

________________


- Ĉu vi veturas la unuan fojon per aviadilo?

- Jes, la unuan fojon.

- Tio estas problemo.

- Kial tio estas problemo?

- Nu, laŭ la statistikoj de aviadaj kompanioj akcidento trafas ĉefe tiujn aviadilojn, per kiuj veturas komencanta pasaĝero.

- Ho, mi tre timas.

- Ne timu. Mi kontrolis la reputacion de la piloto. Li trapasis la fakan ekzamenon kun bona noto. Hieraŭ.

- Se li estas novulo, li espereble estas singarda.

- Li certe klopodas, sed fluganta pasero povas kaŭzi katastrofon.

- Ĉu pasero? Eble aglo.

- Aglo ne estas danĝera. Ĝi estas granda, la piloto povas ĝin facile rimarki. Sed la pasero estas apenaŭ videbla, nur tiam, kiam estas tro malfrue.

- Sed pasero ne kapablas flugi tiel alte.

- Ordinara pasero fakte ne. Sed en tiu ĉi regiono vivas altmontaraj sovaĝpaseroj. Ili ja povas.

- Ho, sed mi ankoraŭ ne aŭdis pri tia katastrofo.

- Mi ne deziras maltrankviligi vin, sed la plej konata aviada akcidento okazis pro tio. La veturantoj en la aviadilo amuzis sin rigardante la paserojn, kiuj flugadis ĉirkaŭ la flugmaŝino. Poste... unu el tiuj birdoj karambolis kun la aerveturilo kaj fino. Eĉ unu viktimo ne restis viva.

- Mi fartas malbone.

- Ne ekscitiĝu. Dum vi aŭdas, ke la motoroj funkcias senŝanĝe, vi povas fidi, ke okazos nenio malbona. Aliflanke, se la motoroj paneas, estas superflue nervoziĝi, ĉar estas jam tute egale...

(Ŝanĝiĝas la tono de motorbruado)

- Ho, kio estis tio?

- Eble okazis io al la motoroj... Stevardino! La sinjorino apud mi svenis!

.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sonteatro