Group: Sonteatro


La tria projekto: Poŝrakontoj de Karel Čapek


V I Z I   László*
December  3, 2010 - 621 visits

La alvoko de mia amiko, Vladimír Türk:

Mi proponas laŭtlegadon

Nia fama aŭtoro Karel Čapek verkis i.a. kolektojn de detektivaj rakontoj "Povídky z jedné kapsy" kaj "Povídky z druhé kapsy". Nia ankaŭ fama tradukisto, kiun mi ĝuis koni persone, sinjoro Josef Vondroušek, esperantigis ilin kaj aperis libro "Rakontoj el unua poŝo kaj rakontoj el la dua poŝo". Kaptis min ideo registri ĝin voĉe. Jen mia provo legi la unuan rakonton: http://www.ipernity.com/doc/tuurq/9554609?from=9554610&at=1291290793 Por registri la sonon mi uzis la programon Aŭdacity, facile alŝutebla ekz. ĉe: http://audacity.sourceforge.net Mi proponas, ke la Rakontojn registru po unu anoj de diversaj nacioj. Tiamaniere povus estiĝi interesa kolekto. La teksto alŝuteblas ĉe: http://www.ipernity.com/doc/tuurq/9554610
_____________________________________________

La unua teksto por amikoj estas legebla ankaŭ:

http://www.ipernity.com/blog/61797/293494
_____________________________________________

Kiu aliĝas?

The topic of this discussion has been edited by V I Z I László* 6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sonteatro