Group: Sonteatro


La dua projekto: Majstro ruzulo (fabel-romano el memstaraj epizodoj)


V I Z I   László*
June 26, 2009 - 2 comments - 1 127 visits

Ĝi estas 270 paĝa hungarlingva libro (Fortélyos mester királysága), sed la ĉapitroj estas eĉ memstare ĝueblaj epizodoj, do la ĝisdate efektivigitaj partoj jam estos ĝueblaj. En la nuna stato ĉiun rolon ludas mia voĉo, sed la sonkvalito ne estas bona, en la fina efektivigo ĉiun rolon ludos alia persono.

Sinjoro melo povus esti KaGu, la vulpo estus Avro, la melido(j) estus Cindy, La edzino de la melo estus Mielo, kaj ni bezonus ankoraŭ multajn voĉojn, ĉar en la tuta febelo aperas tre multaj bestoj.

Aŭskultu la sonregistraĵon inter la dokumentoj de la grupo.

The topic of this discussion has been edited by V I Z I László* 7 days ago.

Comments
Mielo
Mielo
Kara Laci, kie estas la plena teksto ? Via citaĵo plaĉis al mi - vere, vi tute bone solvis la taskon sola :-) - mi ŝatus legi la fabel-romanon. Ĉu mi serĉu ĝin en la reto ?
8 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
La plena teksto ankoraŭ ne ekzistas, ĉar mi dramigas la tekston de la hungara fabelromano: "Fortélyos mester királysága". Dum la laboro improvize mi transformas la tekston al dialogoj. Se iu tajpos la tekston, tiel fariĝos teksto-libro.

La laboro ne estas rapida, mi bezonis ĉ. kvar horojn, por fari tiujn kvin minutojn.
8 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sonteatro