Group: Sonteatro


Novaĵoj


V I Z I   László*
June 17, 2009 - 14 comments - 2 259 visits

Jam aperis specimenoj pri la voĉo de Avro, Manuel kaj mi mem. Ili estas atingeblaj inter la dokumentoj de la grupo, aŭ ligilo:

http://www.ipernity.com/group/105958/doc

Se iu aldonos novan specimenon, bonvolu noti ĉe tiu ĉi temo!
_____________
14 comments - The latest ones
V I Z I   László*
V I Z I László*
Ne plaĉas al mi, ke oni ne povas aŭskulti la sondokumentojn ĉi tie, en la grupo, sed ĉiun el ili nur ĉe la originala profilo. Tiel aŭskultinte unu, oni devas reveni denove, aŭ malfermi samtempe plurajn foliojn.
9 years ago. Edited 9 years ago.
Mielo has replied to V I Z I László*
Do, eble mi ne komprenas kion vi diras. Ni alŝutis la sondokumentojn kaj aldonis ilin al la grupo. Estas vere, ke vi povas aŭskulti ĉion en la propra paĝo sed poste vi devas nur klaki simple dekstre sur la grupon kaj vi denove estas ĉi tie. Ĉu ne ?
9 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Mi publikigis inter niaj dokumentoj la modelan voĉon de la iama profesia parolistino Fatkasné Tatár Éva.

Ĉiu aŭskultu ĝin multfoje por poluri belan prononcon, plaĉan frazo-akcentadon.
9 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Vi vortumis tute miajn proprajn pensojn, sed mi ankoraŭ ne scias la ĝustan solvon. Eble mi faros alian - ne Ipernity - retpaĝon, kie mi pli libere povus kompili per HTML kodoj.

Por mi ne ŝajnas granda malavantaĝo, se en la voĉaj specimenoj oni parolas ion ajn, ĉar la elekto mem estas tre bona informo pri la membroj.

Ŝajnas al mi, ke minoritatkomplekson mi ne povas forigi. Povas esti, ke ni perdos kelkajn membrojn, sed kiu ne povas racie taksi siajn kapablojn, kaj kompari sin kun la plej bonaj, tiu eble ne tre taŭgas labori en simila projekto.

Mi estas certa, ke oni bezonas, eĉ bezonegas ankaŭ la malpli kapablajn homojn, ja fakte ili portas la tutan mondon sur la dorso. Po unu talenta filmstelo laboras miloj da ne tre talentaj, sed diligenta kaj honestaj homoj, ŝtatistoj, helplaboristoj ktp. kaj sen ili la filmstelo povus esti maksimume oratoro sur la barelo.

Tre grava sciindaĵo, ke en tiu afero ni ĉiuj estas ankorau tute komencantoj, kaj tute amatoroj. Ĉu klopodu, ke la afero kresku. Certe ne ĉiu fariĝos "stelo", sed ĉiu povos kontribui al la projekto.

Mi mem ĝojus, se mi trovus por la organizado, reĝisorado ktp. pli kapablan homon , ol mi, sed mi provos plenumi tiujn taskojn, ĝis ni ne trovos pli kompetentan personon por tiuj taskoj. Se ni trovos, mi ne hontos, ke mi estas malpli talenta, ĉar mi plenumis, kion mi kapablis.
9 years ago. Edited 9 years ago.
Mielo
Mielo
Ankaŭ mi alŝutis mian sonregistraĵon, en kio mi legas poemon de Marjorie Boulton.
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Mielo
Dankon! Mi tuj plibonigos la akustikan nivelon. (Mi forigos tiun - ne tre gravan - bruon.)
9 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
En la retejo de la grupo ni havas bedaŭrinde nur ligilojn al la unuopaj sonregistraĵoj. Se vi deziras vidi kaj aŭdi la akustike plibonigitajn sonregistraĵojn (la voĉo-specimenojn) samtempe en la sama loko, jen ligilo por vi:

http://www.ipernity.com/blog/61797/160341
______________
9 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Estas preta iaspeca sonmiksaĵo, per ĝi mi nur deziras klarigi, kiel mi pensas la aferon. Mi integris po unu sonregistraĵon de Avro kaj Mielo. Pli da krudmaterialoj mi ankoraŭ ne ricevis.
9 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Mi iomete plu faris la son-skizon "Majstro ruzulo", kaj mi transfomis ĝin stereofona, pli precize du sonkanala. La diversaj voĉoj povas veni el diversaj direktoj. Aŭskultu la pecon: Majstro ruzulo 2-a.

Kiu deziras partopreni, jam povas sendi sian voĉon al la grupo.

Cindiy - melido
Mielo - edzino
KaGu - melo
Avro - vulpo

Avro mesaĝis, ke du semajnojn li ferias, nur poste li anoncos sin.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Mielo has replied to V I Z I László*
Kaj kion ni devus fari ?
8 years ago.
V I Z I László* has replied to Mielo
Aŭskultu la proprajn frazojn (de edzino), kaj registru per via voĉo. Mi pensas, ke vi komprenas la tekston, kaj povas imiti. Se ne, mi tajpos al vi, kion mi diras tie.

Se venos al mi la novaj voĉoj, mi baldaŭ ŝanĝos mian voĉon al la nova. Tamen, certe ĉiu ludos eĉ plurajn rolojn, ĉar en la tuta verko estas tre multaj bestoj. Baldaŭ aperos ankaŭ vulpino, kaj ankaŭ ŝin povus ludi vi, se mi iom transformos vian voĉon.

Nun vi provu ludi malkontentan edzinon, ironie, kaj iom kolere, ĉar vi ne ricevis el la turto-ovoj.
8 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
karaj ŝatantoj de esperanto-muziko,

Post longega preparado finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermas publike novan retejon (MP3-servo) komplementa al la jam konata http://www.vinilkosmo.com kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikojn.
La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj “Popo – roko – hiphipo - elektronik” kaj “kanzono – tradicia” estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo.
Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.
Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la Helpkonsilojn en la maldekstra menuo malsupre ĉe “Informoj”.
Mi esperas ke tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas ...
Notu bone la adreson :http://www.vinilkosmo-mp3.com
bonan viziton ...

Espereble ankaŭ ĝis revido tre baldaŭ en la someraj festivaloj KEF en Helsinoro (Danio) http://www.kef.saluton.dk
kaj FESTO en Zwingenberg (Germanio) http://esperanto-jeunes.org/Programo-de-Festo-2009

Informo disvastigenda kiel eble plej amplekse..
Antaŭdankojn !..
Plej muzikajn salutojn
Flo !
8 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Dankon pro via detala klarigo. Vi estas vere fakulo pri muziko. Gratulon pro via lerta agado!
7 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sonteatro