Group: Sonteatro


Mi proponas, ke la novaj membroj prezentu sin


V I Z I   László*
June 16, 2009 - 25 comments - 2 623 visits

Mi pensas, ke ĉiu scias, kio estas sonteatro (sonteatraĵo), do teatraĵo, en kiu oni ne vidas la rolantojn, nur aŭdas. Tiajn sonteatraĵojn oni kutime prezentas en la radioprogramoj.

Mi petas la membrojn, ke ili informu nin ĉi tie, ĉu ili dezirus konkrete partopreni en la laboro, kaj se jes, ĉu per voĉo (kiel rolantoj aŭ rakontistoj), aŭ fari eble alian laboron, ekz: serĉi taŭgajn materialojn, traduki, reĝisori, prilabori sonregistraĵojn ktp.

Kiu utiligus sian voĉon, bonvolu sendi al mi mallongan sonregistraĵon, por helpi serĉi rolantojn por diverskarakteraj figuroj. Por la sonregistrado mi proponas la senpagan programon Audacity.

Por la komenco ni devus teatrigi tre mallongajn pecojn, eble anekdotojn. Ni devas ellerni unue la plej bazajn konojn, escepte, se aperos inter ni ia profesiulo pri teatro, akustiko ktp.

Grava detalo estus produkti diversajn bruojn, kaj sonefektojn. Ili tre gravas, kiam mankas vidaĵo. Ĉu iu havas spertojn pri tio?

Fine mi amike brakumas vin ĉiujn en nia rondo!

The topic of this discussion has been edited by V I Z I László* 20 months ago.

25 comments - The latest ones
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Mi estas Blazio VAHA (je Esperanta skriboversio de mia nomo).

Provizore mi partoprenas la liston nur por obsserveti la laboron, por iom lerni el ĝi
Mi (ankaŭ) ne regas la necesajn teĥnikojn.
9 years ago. Edited 9 years ago.
Blazio VAHA (n.s. W… has replied to V I Z I László*
Mi estas mallongiginta mian memprezenton. Fakte, oni povas pasi ĉe ĉiu al alia loko de sinprezento.
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Blazio VAHA (n.s. W…
Ho! Mi ne menciis tion, kiel problemon! Mi nur volis, ke timemuloj ne retiriĝu, ja la sinprezento ĉi tie gravas nur por projekti la agadon.
9 years ago.
Mielo
Mielo
Mi dankas pro via invito :-) Espereble ni havos kelkajn (kelkajn ?? multajn !!) agrablan kunajn momentojn :-)

Estus bone, ekkoni sonon de aliaj grupanoj. Ĉiuj devus sendi al vi mallongan publikan sonregistaĵon kiujn vi alŝutus ĉi tien kaj ni povus aŭskulti ilin.
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Mielo
Vi tute pravas, ni bezonas la voĉojn de tiuj, kiuj deziras entrepreni rolojn. La mallonga specimeno pri voĉo povas esti unu strofo el poemo, anekdoto, mallonga artikoleto (Laŭ stilo de inform-agentejoj) ktp.
9 years ago.
Manuel García Jurado (Manĉjo)
Manuel García Jurado…
Saluton al ĉiuj!

Mi estas Manuel GARCÍA JURADO TARACENA, aŭ plisimple kaj Esperante Manolo aŭ Manĉjo. Mi nun loĝas en Meksiko — jen norde, jen sude. Mi studas fizikon, sciencfilozofion, hispanamerikan literaturon kaj hispanan filologion.

Al mi plaĉus partopreni kiel sonregistranto, kvankam mi ne vere scipovas la bezonatajn teĥnikojn. Mi fakte pensis pri starigi similan projekton ĉe universitato, kie fervoruloj kaj spertuloj pri tiaj ĉi aferoj facile troveblas. Plia informo tiavice venos post du monatoj, ĉar somera ferio forflugigis diplomiĝantojn.

Dankon pro la invito.
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Manuel García Jurado…
Kara Manuel! La bezonata tekniko por komenco estas unusola kapaŭskultilo kun mikrofono kune aŭ aparte, kaj la senpage elŝutebla sonregistra programo: "Audacity".
9 years ago. Edited 9 years ago.
Blazio VAHA (n.s. W… has replied to V I Z I László*
Vi ja povus lin nomi, se li mem ŝatas sian Esperantan nomon. Manolo... Sed vi rajtas lin nomi ankau Manuel. Mi supozas akcenton ĉe la lasta silabo, ĉu ĝuste? Aŭ ĉu ĉe la unua?
Ĉe ne-Esperantaj nomoj estas bone havi prononc-indikon (por ne krei novajn versiojn tra la mondo, almenaŭ se tio ne estas la celo).
9 years ago.
Jakvo
Jakvo
Mi nomiĝas Jakvo Schram kaj estas la prezidanto de Plenum-Komitato. de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Partopreni al ĉi tiu forumo donas eblon aŭskulti kiel aliaj Esperantistoj uzas la lingvon parole. Jam du poemoj kiujn mi mem verkis mi prezentas. Mi esperas ke mia voĉo sonas klare.
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Jakvo
Bonvenon, kara Jakvo! Dankon por la sonregistraĵoj! Unu el ili mi publikigis ankaŭ en mia reklama artikolo pri Sonteatro.

Ni jam havas sufiĉe da voĉoj, por eklabori. Ni komencos per dramigitaj anekdotoj. Mi tuj lanĉos diskutejon pri "reĝisoraj konsiloj kaj disponoj", Reĝisoradon kaj organizadon mi faros tute publike.
9 years ago.
Mielo
Mielo
Do, mi estas Mielo. :-) Ankaŭ mi alŝutis mian sonregistraĵon. Kion mi diru ? ..... Mi loĝas en Hungario, mi okupiĝas pri Esperanto ĉ. dum 3 jaroj. Sed mi devas ankoraŭ lerni multe. :-) Mi volonte partoprenos - se vi permesas - en laboro, en ludo de ĉi tiu grupo.
Ek nu ! :-)
9 years ago. Edited 9 years ago.
V I Z I László* has replied to Mielo
Bonvenon kara Mielo!

Mi jam ektimis, ke ne alvenos via voĉo! Tre baldaŭ ni komencos la konkretan laboron.
9 years ago.
Felix Duesenburg
Felix Duesenburg
Jen Felix, saluton! Oni ja povas legi pri mi en mia hejmpaĝo ĉi tie.

Anstataŭe mi volas uzi la spacon fali sur miajn genuojn kaj petegi: Bonvolu ĉesigi la frenezaĵon esperantigi ĉiujn eksterlingvajn nomojn! Feliĉe mi konas tiun "Aŭdaciti", sed se mi estus novulo, kiel mi trovu ĝin, kiu dirus al mi ke mi serĉu pri "Audacity"? Krome oni elparolas ĝin "Aŭdasiti". Ĉe diablo, Windows kaj Firefox ktp. restas anglaj nomoj ankaŭ kiam esperantistoj parolas pri ili. Ankaŭ ne helpas argumenti ke tio estus maljusta kontraŭ lingvoj kun nelatina alfabeto, se vi informas pri io legantoj volas pluiri serĉi pri ĝi en la reto kaj ĉi tial bezonas taŭgan serĉvorton. Plej bone oni faru kiel Wikipedia, kie donatas helpo pri elparolado kune kun la vorto laŭbezone en originala alfabeto unikode.

Do, mi pardonpetas ke mi devis ellasi tion. Cetere mi estas afabla, amikema homo. Ĉi tiu estas interesa projekto :)
9 years ago. Edited 9 years ago.
Mielo has replied to Felix Duesenburg
Kara mia, kiu kredas post ĉi tiu kolera parolo ke vi estas afabla, amikema homo ? :-))) Mi scias, sed bonvolu prezenti vian agrablan voĉon ĉi tie ankaŭ al aliaj grupanoj. Ke ili eksciu, vi estas milda, afabla knabo. :-) Mi scias ke ni povos ĉi tie kunlabori agrable :-)

Sed vi pravas. Ankaŭ mi ne ŝatas nek en la Esperato, nek en la hungara lingvo kiam oni uzas titolonj kaj nomojn de la komputilteknikaj aĵoj fonetike. Do, ekzistas diversaj opinioj, kiel ni uzu ilin certe tial, ĉar en la Esperanto ne ekzistas literoj "w" aŭ "y", nek "x" aparte. Hmmm... Do, alia temo :-)
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Felix Duesenburg
Kara Felix!

Oni povas diskutadi, kiel uzi fremdajn proprajn nomojn, kaj la problemo certe ne estas ignorinda, tamen tio tute ne estas la temo de tiu ĉi blogo. Vi povas fari grupon por via propra temo, kaj mi eble vizitos ĝin, sed mi promesas ne komenci tie diskuton pri sonteatro.

Se vi deziras partopreni en nia projekto, vi estu bonvena, sed ni restu ĉe nia temo.
9 years ago. Edited 9 years ago.
Mielo has replied to V I Z I László*
Pardonon :-/
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Mielo
Ho! Vi miskomprenis! Mi respondis al Felix!!!!!!!!!
9 years ago.
Felix Duesenburg
Felix Duesenburg
Ho, mi ja ne estas kolera, vere :) Mi nur opiniis kaj faris la rimarkon ĉi tie ĉar mi pensas ke kelkaj eltrovus malfacile pri Aŭdaciti. Kompreneble ni restu ĉe la temo. Mi aliĝis por partopreni.

Amike :)
9 years ago. Edited 9 years ago.
V I Z I László* has replied to Felix Duesenburg
Ho! Mi komprenas vian problemon! Temas pri simpla eraro. Mi tute ne deziris esperantigi tiun nomon, simple mi erare skribis laŭ ne Esperanta, sed hungara fonetiko. Kompreneble temas pri Audacity. Kontrolu, ke ĝenerale mi tiel skribas tiun vorton.

Ankaŭ vi pardonu, ĉar mi tute miskomprenis vin, mi pensis, ke vi deziras altrudi fremdan temon. Tiajn rimarkojn oni kompreneble povas fari, kvankam longa diskutado tamen ne apartenas al tiu ĉi grupo. Mi tuj korektos, kie mi skribis erare, ĉar vi tute pravas, ke iuj ne povus trovi ĝin.

Dankon, kaj pardonon!
9 years ago. Edited 9 years ago.
Felix Duesenburg has replied to V I Z I László*
Tiel estiĝas miskompreno! :D

Mi pardonpetas pro verŝajne uzi tro fortajn vortojn. Pravas ja evidente ke al mi kaŭzas malplezuron la ofte observata troa esperantigo de nomoj, kaj oni povus interpreti ke mi volis diskutadi ĝin ĉi tie, sed tion mi ne intencis.

Dankon pri via iniciativo, mi iru elekti pecon por surbendigi.

:)
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Felix Duesenburg
Bonvolu trastudi mian blogon, kaj vi trovos, ke mi ĝenerale tute ne ŝanĝas la nomojn, eĉ ne la vicordon. Tial mia nomo komenciĝas per la familia nomo, poste sekvas la persona, kiel hungare.

Mi scivole atendas vian registraĵon. Nun jam ankaŭ la konkretan taskon koncerne la unuan projekton.
9 years ago.
Felix Duesenburg has replied to V I Z I László*
Ja nenian personan kritikon mi intencis eldiri :). Eble estis iom tro sensitiva pro ke mi ie legintis pri "Fajrovulpo", je kio volis kuspiĝi miaj piedungoj. Mielo sugestis al mi partopreni ĉi tie, mi ne legis blogon antaŭe.
9 years ago.
V I Z I László* has replied to Felix Duesenburg
Ĉio en ordo, Amiko!
9 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sonteatro