Group: Socialismo


La masakro de Oslo kaj Utoja


Riŝo
By Riŝo
August  8, 2011 - 21 comments - 886 visits

Oni povas konsenti pri tio ke la amasbuĉisto de Oslo kaj Utoja agis pro demenco malgraŭ sia inteligento, kiun li uzis por krimaj celoj. Tamen intertempe oni scias ke li havis politikan engaĝiĝon en dekstra partio naciista kaj ksenofoba, kiun li forlasis ĉar ĝi estis ne sufiĉe radikala por li. Li klarigis sian fobion de la socialdemokrata partio reganta en Norvegio kaj la malŝaton de la enmigrintoj el islamaj landoj en 1500-paĝa pamfleto rete publikigita antaŭ la atenco. Anders Behring Breivik organizis sian atencon de la 22-a de julio kontraŭ "la multkulturismon, kiu putrigas Norvegion". Li kredas sin "savanto de la kristana Okcidento", kio kompreneble estas evidenta deliro.
21 comments - The latest ones
Pierre Levy
Pierre Levy
Demenco nepre ne estas la ĝusta vorto. Demenculo estas pli malpli
nekapabla prizorgi sin mem kaj certe ne povus plani tian amasmurdon,
kiel tiu ulo faris. Furioza fanatikulo li sendube estas, sed plene
respondeca pri sia krimo, tio ne estas dubinda.
6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Jes, eble ne demenculo, sed iu kiu komplete perdis la senton pri la reala mondo kaj la respekton al la homvivo!
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Jes.
6 years ago.
rughulo
rughulo
La socialismaj partioj ( almenaŭ la t. n. unuiĝinta maldekstro en EU parlamento esprimis sin por la milito en Libio kaj kontraŭ mohametanoj ) En mia najbara vilaĝeto Wangen ĉe Olten) ĉiuj politikaj partioj bojkotis la inaŭguron de moskeo.
La ksenofobio kaj islamofobio nepre ne estas nur fenomeno de ekstremdekstro
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
En la okazo de la amasbuĉado en Oslo, nepre nur temas pri ekstrema, ekstermezura
ksenofobio, islamofobio kaj socialdemokratofobio. La ulo forlasis ekstremdekstran
partion plurajn jarojn pli frue, ĉar li juĝis ĝin nesufiĉe radikala (!).
Mia unua reago post informiĝo pri la mizere abomena krimego estis, ke ĝi simple
pruvas nenion. Eble, eĉ probable, la ulo volis pruvi ion, sed li nur pruvis sian kapablon
fari mizere abomenan krimon. Li ŝatus esti konsiderata kiel "monstro". Ba! Li estas
nur banala ekstreme mizera krimulo. Por aŭ kontraŭ ksenofobio, por aŭ kontraŭ
islamo, por aŭ kontraŭ socialdemokratio, eĉ por aŭ kontraŭ ekstremdekstro, li
pruvis nenion nek povis pruvi ion ajn. Poste iuj provis doni politikan signifon al lia
sordida krimo. Ankaŭ tio nepre fiaskis. Oni pruvas nenion per mizera krimo, kiel ajn
abomena kaj ampleksa ĝi estas.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Ed Robertson
Ed Robertson
Nu, klare, persono kiu pretas facilanime murdi dekojn da homoj ne estas "normala", sed la demando ne estu "ĉu li estas frenezulo?", sed "ĉu li respondecas pri siaj agoj?". Mi kredas ke oni respondu tiun duan demandon per jes. Jes, li estas malestiminda sociopatiulo, kies malamo al eksterlandoj (kaj malamego al fortaj virinoj) fontas en la fakto ke iam, lia tiama koramikino faligis lin favore al eksterlandano. Sed: li ne suferis pro ia grava mensa malsano kiu perturbis lian konscion. Tial, leĝe, li kulpas.

Plue, oni rekonu, ke kunkulpas aliaj, kiuj inspiris la malamon malantaŭ lian amasmurdan kampanjon: antaŭ ĉio la ĵurnalistino de la angla gazeto "Daily Mail", MELANIE PHILLIPS:

http://ianbone.wordpress.com/2011/07/25/anders-breiviks-big-influence-melanie-phillips-of-the-daily-mail
6 years ago.
rughulo
rughulo
Pri malamo neniu kulpas, simple ĝi ekzistas laŭ la FdE .
Sed pri malamo paroladas ĉiutage la politikistoj el plej diversaj partioj - ĉu dekstraj aŭ maldekstraj . neniu juĝas ilin, kvankam ili amasbuĉadas senkulpajn homojn - ekz. nuntempe en Libio .

En iu ŝtato krimulo estas heroo - en alia teroristo.
ne temas pri kategorio de scienca esploro- sed pri arbitra juĝo.
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La koncerna krimulo estas nek heroo, nek teroristo, sed nur krimulo.
6 years ago.
rughulo
rughulo
ĉu eble vi estas tute ne informita pri la ekstremdekstraj partioj en eŭropo?
Mi volonte informos vin pri la " modera " dekstra popola partio en svisio.
La dekstro forte influas la politikon- tial mi ja ankaŭ skribis pri la politika bojkoto kontraŭ mohametanoj - fare de socialdemokratoj.

En balotkampanjo ĝi nun propagandas: " nur ni estas la veraj svisoj "
Multaj ekstremdekstruloj nomas la " teroriston Breivik" heroo .
Tial li ja ankaŭ verkis la pamfleton- kiel skribis Riŝo en sia enkonduko .
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Nomi krimulon heroo estas apologio pri krimo kaj do mem estas
krimo.

En Francio, ekstremdekstruloj gardas sin esprimiĝi tiel stulte,
sed ĉiu scias, kun kio ili simpatias kaj kion ili reale celas.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Prezidento de Usono, Barack Obama ricevis premion pri paco de nobelkomitato en Oslo, kvankam li mem estas krimulo kiel responsulo de terorista usona armeo , ( li ankaŭ responsis pri la likvido de Osama Bin Laden )
"Apologio" neniam estas konsiderebla kiel krimo .- La krimoj estas priskribitaj en kriminalaj kodoj - do per leĝaro .
Tial estas tute ne akuzebla (ne ricevebla) ekz. la prezidento de Francio pro militkrimo kaj amasbuĉado en Libio- ĉar li ja obeis la leĝaron de francio- respektis la internacian juron ktp.
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
""Apologio" neniam estas konsiderebla kiel krimo .- La krimoj estas priskribitaj en kriminalaj kodoj - do per leĝaro ." (diris rughulo)

"Apologio" sen objekto ne havas sencon. La franca (ĝis nun jure nur ekzistas naciaj kaj internaciaj leĝoj kaj leĝaroj/kodoj) leĝo pri krimoj priskribas kiel apologio pri krimo mem estas krimo.
6 years ago.
rughulo
rughulo
"Krimo mem estas krimo" " heroo estas heroo " " teroristo estas teroristo" - tiuj asertoj klarigas nenion.

La "Apologio" sen objekto ja havas sencon: parola aŭ skriba defendo de iu aŭ io , solene farita : prezenti la apologion de sia politiko ; La apologio de Sokrato" estas libro de Platono.
... mi malfidas ĉiujn apologiistojn. ( el nPIV )
Por mi estas tute klara, ke kaj teroristo ( heroo) Breivik kaj prezidento heroo kaj teroristo Obama pretendas savi la okcidenton per apologio.
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Gratulon rughulo por tiel riĉenhava apologio.
6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Mi ŝatus reveni al mia enkonduko rilate la motivojn de la teroristo Breisvik. Ĵus mi finlegis interesan artikolon pri la ideologia fono de la norvega Progrespartio (Fremskrittspartiet, popolisma kaj ksenofoba), al kiu li dum certa tempo apartenis. Ŝajnas ke Breisvik estis influita de la usona evangeliismo (eo.wikipedia.org/wiki/Evangeliismo), kvankam liaj motivoj ne estas tre koheraj en lia 1500-paĝa pamfleto. En Usono ĉi tiu religia movado estas tre populara kaj inter 10 kaj 15% de la loĝantaro apartenas al ĝi. Ĝi estas tre konservativa kaj dekstrema movado. Certe ĉiuj scias ke ekzistas ne nur islama, sed ankaŭ kristana fundamentismo kaj ambaŭ estas danĝeraj, ĉar solulo ne apartenanta al terorisma organizo povas individue prepari atencon ĉie ajn en la mondo sub la influo de fundamentisma ideologio.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Ankaŭ ekzistas amokuloj kaj ĉiaspecaj mensmaniuloj .
Tute ne necesas aparta ideologio, En svislando amokulo mortpafis 16 parlamentanojn en kantono Zug. Motivoj neniam estas koheraj,
en psikologio kaj psikiatrio oni parolas pri " fasko de motivoj"

La papo Benedikto premiere faros apologion en la parlamento de Berlino , ĉefurbo de iama nazia germanio ,
malgratulon al li! ( nur tre malmultaj germanaj parlamentanoj kuraĝos rifuzi tian fundamentismon)
6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Ŝajne vi ŝatas la vorton apologio (defendo). Kiun defendon la papo faros? Li certe evitos paroli pri la nazia Germanio, kiun li travivis laŭdire dum certa tempo kiel knabo en la Hitlera junularo. Li estis invitita de la parlamentanoj kaj rajtas paroli en la parlamento ĉar li estas ŝtatestro de la Vatikanŝtato. Verŝajne li ne povos fari la apologion de ia fundamentismo (papa? romkatolika? kristana?) kaj proklamos kelkajn etikajn principojn tre ĝeneralajn, kiuj plaĉos al la germanaj konservativuloj. Oni legos pri tio venontsemajne. Intertempe Berlinano jam skribis du interesajn blogerojn pri ĉi tiu vizito de la papo:
www.ipernity.com/blog/37943/346022
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La murdadministracio (kiel alimaniere oni povus nomi ĝin?) de Georgio
(Usono) ĵus ekzekutis unu plian senkulpulon, Troy Davis. La etika nivelo
de tiu ŝtato, kvankam supozita demokrata, ne estas pli alta ol tiu de iu
Breivik. :-(
5 years ago.
rughulo
rughulo
La temo estas la masakro Oslo kaj Utoja - evidente eblas kompari la murdiston Breivik kun ĉiaj aliaj murdistoj.
la ligo de Berlinano kondukas al labirinto- laste li eĉ senhonte proponis krokodilan berlinaĵon!

Cetere la aktuala papo parolis en la nazia "parlamentejo" Reichstag . - rajĥstag
Li ne rajtis paroli en la parlamento - sen rajtigo ĉu vi scias, kiuj parlamentanoj inivitis lin?

la "vatikanŝtato" tute ne estas ŝtato - sed kvartalo de Romo
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi plu opinias, ke la amasmurdo en Oslo per si mem estas nula
"mesaĝo". Per si mem ĝi estas nur abomenega krimo, sed tute
banala en sia abomenegeco, profunde malestiminda kaj naŭza.

Alia afero estas la senhonta aprobo, kiun ĝi ricevis de kelkaj t.n.
"Partioj" (ŝtatkrimaj asocioj).
5 years ago.
rughulo
rughulo
Tiam vi bv. nomi la partiojn.
En svislando ĝi estas nomata SVP - UDC dekstra partio - kiu pli kaj pli trovas agnoskon ankaŭ en socialdemokrataj kaj " maldekstraj "partioj.
Ĉiu krimo , ĉu banala , abomenega, naŭza estas "malnula" mesaĝo . Ekz. la dekstraj partioj kampanjas per tiaj krimoj kontraŭ alilandanoj . En svislando la SVP afiŝis : Kosovanoj tranĉas gorĝon de sviso.
Por Z. tre gravis la "nula" ( iroinie) mesaĝo pri la pogromoj kontraŭ judoj
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Socialismo