Group: porkido


Recenzoj de la porkido-libro


Gary Mickle
August 20, 2011 - 302 visits

Eble interesas tiujn, kiuj povas legi la germanan, recenzoj aperintaj post la germana eldono de la porkido-libro.

Mi rememoris esti leginta negative-kritikan recenzon (pri pluraj libroj, interalie la ĉi tie pridiskutata) en la maldekstratendenca semajna ĵurnalo Freitag, kaj mi nun retrovis ĝin en la reto:

http://www.freitag.de/kultur/0852-spitzmarke

citaĵo: "La libro pli kontribuas al la taŭgigo de infanoj por la interreligia milito - kie ajn ĝi ekflamas - ol kontraŭ superstiĉoj. Ĉar se ili ne kredas je la abrahama Dio, ili tamen kredas je sorĉulinoj kaj spiritoj. La aktuala infanliteraturo estas troloĝata de supernaturaj estaĵoj, kiuj apartenas al la strikta maniĥea regno de la bono kaj malbono. Neniu el ili montras similajn dialektikajn markojn de historia prilaboro kiel la mitoj kaj figuroj, kiujn la religioj produktis."

Pli aprezan recenzon mi malkovris hazarde en retejo de veganoj:

http://www.berlin-vegan.de/tierrechte/artikeldetail/archive/2008/februar/artikel/buchbesprechung-zum-kleinen-ferkel-mit-unbequemen-ansichten/

La recenzanto komparas la malaprobajn sintenojn de iuj al la porkido-libro kun malaprobaj sintenoj al klerigado pri bestaj rajtoj:

"La porkido-libro ne troviĝas en rilato kun bestaj rajtoj, sed nur uzas, kiel kutime en porinfanaj libroj, bestajn protagonistojn. Diversaj publikigitaj reagoj reagoj al la infantaŭga kritiko al la tri monoteismaj religioj, judismo, kristanismo kaj islamo, estas pripensigaj. Elirante de tradiciaj kaj senkritikaj starpunktoj, oni kontraŭbatalas alidirektajn pensantojn sen aŭtentika enhava sinrilatigo. Tiun fenomenon bone konas homoj, kiuj sin engaĝas por bestaj rajtoj.

Infanoj inklinas al granda kunsentemo kun bestaj individuoj, antaŭ ol ili estas submetitaj al "cerbolavado" fare de la socie (ankoraŭ) agnoskataj ĉiomanĝantoj. Restas esperinde, ke la simpatia kaj scivolema porkido restos fiksita en la memoro de la infanoj ankaŭ tiam. Tiam ili per si mem alvenos al la ĝustaj demandoj (ekz. pri tio, kiel oni traktas kaj mortigas la bestojn kaj ĉu ni vere devas manĝi viandon, lakton, ovojn ktp.)."

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join porkido