Group: Poems


Panja Poeto Foje Diris


Wally Du Temple
October  4, 2016 - 195 visits

Panja poeto foje diris
Fekunda penso el mi iris
Fingretoj, oreletoj paraj?
Akuŝintencoj miaj karaj?
Aŭ ĝi naskito antaŭtempa?
Nudvundeblas sub neona zum’
En kovilo sub elektra lum’?
Muro baras min de mia bebo -
De vivanta mia haŭtfalduleto.
Nun manlevas ĝin la kuracist’.
Vangon premas mi en la persist’
Al vitra mur’ kiu baras min.
Oh, deziru mi plue moldi ĝin!
Sopiru aldoni vortojn du?
Ne, vivantan idon akceptu!
Estas la mia, mi fieru!

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Poems