Group: Poems


Hoj, maristido!


Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
April  4, 2014 - 3 comments - 700 visits

Startu bone, fartu bone,
vin esprimu ĝustatone,
tamen vin beton' ne fiksu,
nek stultaĵojn ci remiksu.

Fartu bone, startu bone
vin esprimu akratone.
Sen blasfem': akcenton - metu,
Post pripenso paŝi - pretu.

Hoj, ho hoj! Ne timu ondojn,
nek misuzu ies kontojn,
Se motor' paneos, velu,
se eĉ vento strikos, remu!

The topic of this discussion has been edited by Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) 8 months ago.

Comments
Catherine B. Krause
Catherine B. Krause
Mi imagis grupon de piratoj, kantantaj la poemon, dum mi legis ĝin.
3 years ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Dankon!
3 years ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Tre koran dankon!
13 months ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Poems