Ankaŭ bestoj vivas

posted by A LaPingvino
Posted on Tuesday November 27, 2007 at 15:01. 1 347 visits. ( permalink )
Estas tempoj por ĉio
por plezuro
por malĝojo
por deprimo

Vivu la demokratio
ĉar je ĉiu eta deprimo
aŭ ĉiu eta malĝojo
ni eĉ pli malbonigas

por tiu iomo da plezuro.

Jes, mi ja scias ke mi troigas
sed ĉu ne estas tiel
ke oni daŭre iras plu
en sama sistemo?

Kaj kiom malfacile estas
trovi elirejojn
por povi foje ion fari alie
kiel oni faras aliloke?

Mi estas kiel hundo
sin dediĉanta al sia mastro
sed fojfoje mi tiras la ĉenon
por atingi la lokojn ne jam viditajn.

Mi estas kiel lupo
libera de ĉenoj
sed ĉiutage ĉasanta
por povi plu vivi.

Kaj kelkfoje estas tiel
kelkfoje, ke mi ne eltrovas mian specon
mi ne scias kio mi estas
ĉu kiel lupo aŭ kiel hundo
aŭ kiel fiŝo, aŭ papago.

Kaj kion mi faru,
por ke mi povu simple esti homo
vivanta sian vivon
manĝanta sian panon?

This topic has been edited by LaPingvino 2 years ago.

7 Replies

A Cindy Mckee pro says:
Ho, Joop! Mi volas zorge tralegi la poemon antaŭ ol mi respondas plu.

--
Venante de grupa ĉefpaĝo (?)
Posted 2 years ago. ( permalink )
A LaPingvino pro says:
Nederlanda traduko:

Ook beesten leven

Er zijn tijden voor alles
voor plezier
voor droefenis
voor depressies

Leve de democratie
want bij elk kleine depressietje
of iedere kleine droefheid
verslechten we weer wat meer

voor dat beetje plezier

Ja, ik weet dat ik overdrijf
maar is het niet zo
dat je telkens doorgaat
in een zelfde systeem?

En hoe moeilijk is het
uitgangen te vinden
om een keer iets anders te kunnen doen
zoals ze ergens anders doen?

Ik ben als een hond
zich wijdend aan z'n meester
maar soms trek ik aan de ketting
om nog niet geziene plaatsen te bereiken

Ik ben als een wolf
vrij van kettingen
maar iedere dag op jacht
om verder te kunnen leven.

En soms is het zo
soms, dat ik mijn soort niet weet
ik weet niet wat ik ben
als een wolf, of als een hond,
of als een vis, of een papegaai.

En wat zou ik doen,
zodat ik simpel mens kan zijn
zijn leven levende
zijn brood etende?

--
Venante de grupa ĉefpaĝo (?)
Posted 2 years ago. ( permalink / translate )
A Cindy Mckee pro says:
Via estas kiel Psalmo, kaj mi komencis skribi respondon, sed mia respondo ne similas je Psalmo:

Nu eble estas tempoj por ĉio
la banalaĵoj
nekutimaĵoj

Sed klare nebulaj okuloj malkaŝas
la simplan veron
rapida fluo

de vivo forŝprucas el nia senpovo
mi vivis vivon
mi manĝis panon
Posted 2 years ago. ( permalink )
A Imre Szabo says:
Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio,
palpebrumo
lanta kurteno:

via foresto --
la plej akra ĉeesto.

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

mi amblas
klasika ombro
de muro al muro.

frenezige,
kiel la aliaj komprenas
vian penson

frenezige,
kiel la aliaj ne komprenas
vian penson

lumigu
vian etan ĉambrosunon:

ĉio en ordo,
la mebloj ĝustaloke,

nur la koro iel
ne trovas sian lokon,

ĝi batiĝas
superkape alte,
sonorilego
de memoro.

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

mi staras palise,
inter regionoj
de nuno kaj neniamo,
kiajn kampojn mi signas?

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo...

Venas...

Ve...
Posted 2 years ago. ( permalink )
A Imre Szabo says:
Ideje jön mindeneknek,
ideje jön a semminek,
szempillantás
lassú függöny:

hiányod a
legélesebb jelenlét.

Ideje jön mindeneknek,
ideje jön a semminek,

támolygok,
őslény-árnyék
faltól falig:

őrjítő,
hogy mások
hogy értik gondolataid

őrjítő,
hogy mások
nem értik gondolataid

kapcsold fel
kis szobanapod

minden rendben,
a bútorok a helyükön

csak a szíved nem találja
valahogy a helyét

verődik
fejed felett magasan,
emlékek
harangja

Ideje jön mindeneknek,
ideje jön a semminek,

jelkőként állok határán
most és sohanem
dűlőjének,
mily határt is jelölök?

Ideje jön mindeneknek,
ideje jön a semminek

Ideje jön mindeneknek,
ideje jön a semminek

Ideje jön mindeneknek,
ideje jön a semminek

Ideje jön a semminek

Ideje jön a semminek

Ideje jön a semminek

Ideje jön

Ideje

Jaj!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this reply 2 years ago.
Anjo says:
Kara Imre, Ankau la hungarlingva versio de "Venas tempo" estas ege bona! Mi shatas en ambau lingvoj la poemon. Ankorau kelkfoje mi legos ambaulingve tiun chi amindan poemon.
Tre amike, Anjo
Posted 23 months ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Imre!
Vi trafis mian senton per via poemo.
Dankon!
Posted 23 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...