Group: Poems


Sunŝajno (esperantaĵo)


Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
August 31, 2011 - 335 visits

Sunŝajno




Nun sunas kaj poem' pri suno

evidente tut-validas.

Aperas nigra pluvo-nub': mi

poemo-sencon ne plu vidas,

nek aŭdas en vers' vero-ŝajnon,

kaj jam la tut' ne plu validas.


Ĉu ja okazis sunbrilado,


aŭ oni bruas misinforme,

kaj la sun' brilis eĉ neniam?




Ĉu do la suno simple... ŝajnis?

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Poems