Group: Poems


Leszek Łęgowski: KROMERIZ


TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO
August 22, 2011 - 375 visits

Krome`r`i`z` ( Kromieĵyĵ ) - ĉeha urbo, en kiu okazis la 55-a IKUE Kongreso: julio 2002 j.

Tie vesper` ĉiu odoris julion,
aromon ie l` ĉielo sune natura
( apenaŭ antaŭ kelkaj tagoj )....

Per rememor`-flugiloj mi levas la pensojn
pri l`verda fora Moravi`-pejzaĝo,
pri l`burĝaj brikdomoj,
barokaj fasadoj
ĉe l`mallarĝaj stratetoj, kun Foirej` ligitaj
per arkadar` kaŝangula -

pri l` ĝardenoj admirindaj
pro l`florbelaj multkoloraj ornamaĵoj,
pri Olomouc-episkopaj palacoj,
hela serenecporta arkitekturo....
La bildon de l`urbo, kies nomo
nefacile prononcebla -
Krome`r`i`z`,
mi portis en la koro tien,
kie nun mi estas.

Inter bel`fabela de l`Granda Placo,
sur svelta kolono,
en oraj vestoj
Virgin` Maria kun infaneto
preĝe tuŝas la ĉielon.
Ĉiutage Ŝi benas la urbon
kaj preterpasantojn
kune kun la Sanktaj Patronoj:
Venceslao, Floriano, Rokho, Maŭricio,
kiuj kliniĝante ĉe Ŝiaj piedoj,
profundiĝas en preĝon.

Tie vesper` ĉiu odoris julion,
aromon de l` ĉielo sune matura...

la 31-an de julio 2002 j.
Leszek Łęgowski ( Leŝek Ŭengovski )
El la pola, esperantigis:
Zofia Kamieniecka

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Poems