Group: Paco peace paix Frieden barış béke Fred Frieden mír мир pace paz PAZ (he ping) heiwa pokój Rauha TAIKA Vrede...


Manifest, manifest, manifiesto, manifesto


Joan Inglada
June  3, 2009 - 2 comments - 902 visits

Paco sen libereco ne eblas ĉar se la homoj ne estas liberaj ili ne vivas en paca etoso.
Libereco kiel ne-dominado estas la neebleco esti leĝatencata de aliuloj per arbitraj interferoj. Tio nur eblas per sociekonomika sendependeco, kiun supozus la starigo de la baza enspezo, laŭ Philip Pettit, verkisto pri respublika teorio.
Laŭ la maldekstra-libertariano Hillel Steiner (1992), la naturaj rimedoj dekomence apartenas al neniu; ĉar oni ne povas dispartigi inter ĉiuj la interezojn de la distribuo de la naturaj rimedoj, oni devas anstataŭigi ilin per la universala baza enspezo.

Elŝutu la manifeston el la Reto por la Baza Enspezo. Krom en esperanto oni povas legi ĝin diverslingve:

MANIFESTO: Il reddito di base nell'attuale situazione di crisi economica

MANIFESTO: A Basic Income in the Current Situation of Economic Crisis

MANIFIESTO: Una renta básica en la actual situación de crisis económica

MANIFEST: Una renda bàsica en la situació actual de crisi econòmica

MANIFEST: Das Grundeinkommen in der aktuellen Wirtschaftskrise

MANIFESTE : Un revenu de base dans l’actuelle situation de crise économique

MANIFESTO: Unha renda básica na actual situación de crise económica


Pasintjare, Internacia Jaro de la Lingvoj, Linguapax (www.linguapax.org) organizis seminarion por videbligi ke ekde la Dua Mondmilito, en la mondo mortis 17.000.000 da homoj pro internaj landaj konfliktoj, inter etnaj grupoj, kompare kun malpli ol 4.000.000 pro interŝtataj militoj. Multaj el tiuj internaj konflikto ŝuldiĝas al disputoj kiuj, rekte aŭ ne, implikas lingvajn preferojn pro reala aŭ perceptita diskriminacio kaj pro la rifuzo integrigi lingvajn minoritatojn.

Pro tio, esperanto povas helpi atingi la pacon.

The topic of this discussion has been edited by Joan Inglada 8 years ago.

Comments
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Baza enspezo estas tre bona ideo laŭ mi. Ke ni pagas multajn milojn da homoj nur por la senutila tasko rifuzi petojn pri ŝtata helpo, tio estas granda perdo por la socio.
8 years ago.
rughulo
rughulo
Baza enspezo ne estas justa .
3 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Paco peace paix Frieden barış béke Fred Frieden mír мир pace paz PAZ (he ping) heiwa pokój Rauha TAIKA Vrede...