Group: Paco peace paix Frieden barış béke Fred Frieden mír мир pace paz PAZ (he ping) heiwa pokój Rauha TAIKA Vrede...


Ĉu eblas la paco en mondo kun tiom da malriĉuloj?


Joan Inglada
May 28, 2009 - 1 comment - 720 visits

En 1974, la dominantaj grupoj de la riĉaj landoj promesis « elimini la malriĉecon » en la jaro 2000. (eo.mondediplo.com/article1042.html)
Antaŭ ol fini sian prezidentan postenon, en 2005, James Wolfensohn tre komprenis sian devon en la Monda Banko. "Mi firme konvinkiĝas, ke se ni ne traktos problemon de malriĉeco, ni ne kreos kondiĉon por la paco." (esperanto.cri.cn/1/2005/02/24/1@21376.htm)
En 2007 inter la celoj de la jarmilo proponitaj de UN – Ĝis 2015, (www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=33818&cs=14&ci=6) ĉiuj 191 Ŝtatoj-Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kompromisiĝis forigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton, t.e. duonigi inter 1990 kaj 2015 la kvanton da homoj kun gajno sub unu dolaro tage kaj la kvanton da malsatantaj homoj. Ĉu tio eblas? Ĉu tio eblos post la aktuala monda krizo?
Ambaŭ aferoj, paco kaj malriĉeco, estas bazaj faktoroj de la reala libereco kaj pri tio mi skribis artikolon pri la libro La materiaj kondiĉoj de la libereco (www.ipernity.com/blog/29416/33414).
Estas ekonomie faka propono, kiu ankaŭ ekeniris la politikajn sferojn, cele helpi en la evoluado de tiuj prezentitaj problemoj, t.e. paco, malriĉeco kaj reala libereco. Ĝi nomiĝas Baza enspezo (eo.wikipedia.org/wiki/Baza_enspezo).
Nun okaze de la aktuala situacio de ekonomia krizo, la Reto por la Baza enspezo publikigis manifeston kiun vi povas legi diverslingve ĉe www.ipernity.com/blog/joaningladaroig/154597 aŭ rekte:

MANIFESTO: Il reddito di base nell'attuale situazione di crisi economica

MANIFESTO: A Basic Income in the Current Situation of Economic Crisis

MANIFIESTO: Una renta básica en la actual situación de crisis económica

MANIFEST: Una renda bàsica en la situació actual de crisi econòmica

MANIFEST: Das Grundeinkommen in der aktuellen Wirtschaftskrise

MANIFESTE : Un revenu de base dans l’actuelle situation de crise économique

MANIFESTO: Unha renda básica na actual situación de crise económica

Comments
rughulo
rughulo
neniu interesiĝas
3 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Paco peace paix Frieden barış béke Fred Frieden mír мир pace paz PAZ (he ping) heiwa pokój Rauha TAIKA Vrede...