|
Deklaro de Vjetnamaj Organizaĵoj por Paco, Solidareco kaj Amikeco por protesti kontraŭ la Decido de Usona Supera Kortumo refutanta procesojn pri Oranĝa Agilo/Dioksino kontraŭ usonaj kemiaj firmaoj.
Posted on Friday March 20, 2009 at 11:00.
60 visits. (
permalink
)
|
Karaj amikoj,
Plej varmajn salutojn de Vjetnama Esperanto-Asocio(VEA)!
Je la 2a de marto 2009, Usona Supera Kortumo faris decidon malakceptintan la plendon de vjetnamaj viktimoj de Oranĝa agilo kontraŭ produktistoj kaj provizantoj de la dioksin-riĉenhava kemiaĵo uzita de usonaj fortoj dum la vjetnama milito. La Vjetnama Unio de Amikecaj Organizaĵoj al kiu apartenas VEA, faris deklaron por protesti kontraŭ la maljusta kaj malmorala decido de usona Supera Kortumo. Ni deziras alvoki vin aliĝi al ni en la subteno de vjetnamaj viktimoj de Oranĝa agilo/Dioksino.
Plej bonajn estimojn
Nguyen Xuan Thu
Ĝenerala Sekretario
Vjetnama Esperanto-Asocio
Deklaro de Vjetnamaj Organizaĵoj por Paco, Solidareco kaj Amikeco por protesti kontraŭ la Decido de Usona Supera Kortumo refutanta procesojn pri Oranĝa Agilo/Dioksino kontraŭ usonaj kemiaj firmaoj.
Je la 2a de marto 2009, Usona Supera Kortumo deklaris decidon aprobitan je la 27a de februaro 2009 por malkonsideri la procesojn registritajn de vjetnamaj kaj usonaj viktimoj de Oranĝa Agilo/Dioksino kontraŭ usonaj firmaoj kiu faris la toksan kemian defolianton uzitan dum la vjetnama milito.
Ĉi tiu decido estas maljusta, malĝusta kaj malmorala!
Efektive, dum la vjetnama milito, tiuj usonaj firmaoj provizis la usonan armeon per milionoj da litroj de kemiaĵoj enhavantaj altan nivelon de dioksino por senigi ĝangalojn je folioj, kaŭzinte gravajn efikojn sur la sano kaj la vivoj de tiuj, kiuj estis eksponitaj al la kemiaĵoj kaj ankaŭ de ilia idaro, kaj antaŭ ĉio la vjetnamaj viktimoj. Miloj da usonaj, koreaj, aŭstraliaj kaj novzelandaj militveteranoj estas suferintaj la efikojn de la toksaĵo dum batalado en la vjetnama milito, tial ili mem kaj ilia idaro estas minacitaj de gravaj sanaj problemoj. Multaj internaciaj, vjetnamaj kaj usonaj sciencaj esploroprojektoj estas faritaj por pruvi ĉi tiun nerefuteblan veron. Usonaj kemiaĵo-firmaoj jam devis agnoski la sekvojn kiujn kaŭzis Oranĝa Agilo/Dioksin kaj en 1984 ili devis kompensi 180 milionojn dolarojn al usonaj veteranoj kiuj asertis, ke Oranĝa Agilo/Dioxino estis kaŭzintaj sanproblemojn. En 1996, la usona registaro konsentis pri la efikoj kaŭzitaj de Oranĝa Agilo/Dioksino, pardonpetitis al usonaj veteranoj kaj subvencis miliardojn da dolaroj al tiuj usonaj viktimoj. En 2008, du usonaj kemiaj firmaoj nome Dow kaj Mosanto devis kompensi 61 milionojn dolarojn por la publika sano kaj medikamento al 7000 koreaj veteranoj kiu partoprenis la vjetnaman militon kaj ankaŭ por iliaj familioj. Dume, milionoj da vjetnamoj kiuj estas rekte suferantaj la efikojn de la Oranĝa Agilo/Dioksino kaj ilia idaro estas ĉiutage suferantaj pro kriplaĵoj kaj denaskaj difektoj sed estas malakceptitaj de usona leĝinstancoj de la plej bazaj kaj ĝustaj rajtoj de la popolo kiu estas rajto je vivo kaj rajto je justeco.
La Vjetnama Unio de Amikecaj Organizaĵoj, la Vjetnam-Usono Societo, la Vjetnama Pac-Komitato, la Vjetnama Fondaĵo por Paco kaj Disvolviĝo, kaj aliaj vjetnamaj solidarecaj kaj amikecaj organizaĵoj plene subtenas la deklaron de Vjetnama Asocio por Viktimoj de Oranĝa Agilo/Dioksino kaj forte protestas kontraŭ la nepravigebla kaj nehoma decido de Usona Supera Tribunalo. Ni absolute subtenas la viktimojn de la Oranĝa Agilo/Dioksino por ilia persistemo al daŭra ambaŭ tribunala kaj publika batalado por justeco.
Kaptante ĉi tiun okazon, ni sincere dankas al internaciaj organizaĵoj kaj amikoj kiuj subtenas vjetnamajn viktimojn de Oranĝa Agilo/Dioksino dum la lastaj jaroj. Refoje, ni alvokas ĉiujn pacamajn kaj justecamajn organizaĵojn kaj individuojn tutmondajn daŭre fortigi sian solidarecon, subtenon kaj helpon al vjetnamaj viktimoj de Oranĝa Agilo/Dioksino.
Ni alvokas usonan registaron taŭge preni sur sin respondecon por transpasi la sekvojn de la milito en Vjetnamio inkluzive tiujn kaŭzitajn de kemia toksa disŝprucado fare de usona armeo.
Justeco apartenas al la vjetnamaj viktimoj de Oranĝa Agilo/Dioksino!
Hanojo, la 6a de marto 2009
Vjetnama Unio de Amikecaj Organizaĵoj
Vjetnamio - USA Societo
Vjetnama Paco Komitato
Vjetnama Fondaĵo por Paco kaj Disvolviĝo
kaj aliaj vjetnamaj Organizaĵoj por Solidareco kaj Amikeco
PS: Mian dankon al Nguyen Xuan Thu, kiu sendis la informon al mi.
This topic has been edited by Cezar /Kaiser 8 months ago.
You must be logged on to post a reply. Sign in now?