Renft: Kredodemandoj / Glaubensfragen / kanto / Rocksong

posted by A Cezar /Kaiser
Posted on Monday November 10, 2008 at 08:15. 92 visits. ( permalink )
Video: www.ipernity.com/blog/cezar/106619

Renft: Glaubensfragen / Kredodemandoj


Glaubensfragen

Renft

Lyrik

Komp. Christian Kunert

Text: Gerulf Pannach


Du, woran glaubt der,
der zur Fahne geht,
Ruhm der Fahne schwört,
dabei stramm steht?

Du, woran glaubt der,
der nicht anlegt,
der als Fahne vor sich her
einen Spaten trägt?

Du, woran glaubt der,
der in`n Kahn geht,
und den Hintern quer
zu der Fahne dreht ?



Gerulf Pannach

(Renft)

Kredodemandoj



Vi, kion kredas tiu,
kiu iras al la armeo,
ĵuras gloron al la flago,
kaj ĉe tio staras rigide?

Vi, kion kredas tiu,
kiu ne celas al iu,
kiu portas kiel flagon
antaŭ si ŝpaton?

Vi, kion kredas tiu,
kiu iras prizonen
kaj turnas la postaĵon
al la flago?

PS: Mi ne rimis tion ankoraŭ. En GDR la rifuzo de la armeservo sekvigis enmetiĝon en prizonon, kie oni devis labori en iu ŝpatotaĉmento, ĉar on ja ne volis porti fusilon. Pacaktivistoj fakte estis traktitaj kiel krimuloj. Mi havas konaton, kiu estis "ŝpatosoldato", ankoraŭ nun li ne povas paroli sen emocio pri tiu tempo, en kiu GDR traktis siajn plej honestajn kaj plej pacamajn junulojn kiel malamikojn. La rokmuzikbando Renft kantis pri tio, sed kompreneble tiu kanto ne devis esti kantata publike. Nur neoficiale ili kantis ĝin tiom longe, kiom la GDR-dikaturo "funkciis". La registrado de la kanto okazis post la falo de la muro. Kompreneble tiuj "kredodemandoj" plu estas aktualaj. Mian admiron por ĉiu, kiu havas la kuraĝon rifuzi militservon, ili estas la veraj herooj de nia tempo, ne tiuj, kiuj pafas al homoj en iuj vantaj militoj, kiuj ĉiam havas la saman malamikon: vin, proleto!

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...