Group: Naturamikantoj


"Naturamikantoj"


Harri Laine
November  7, 2010 - 10 comments - 1 607 visits

Mi ne memoras, ke mi iam aliĝis al ĉi-noma grupo, sed ja al "Naturamikoj"? Ĉu estas la sama grupo kaj se jes, kial tiom stranga nomŝanĝo?
10 comments - The latest ones
Paŭl
Paŭl
Mi havis la saman ideon, Harri. Ĉu iam mi aliĝis al tiu stranga "Naturamikantoj"?
6 years ago.
Reto has replied to Paŭl
ĉu la nomo havas problemon? naturamikoj -> naturamikantoj?
6 years ago.
Harri Laine has replied to Reto
Jes, – Ĉu la originala nomo havis problemon?
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Ŝajnas ke oni volas malfermi diskuton pri "ata" kaj "ita".
Ne povas esti "naturamikintoj" ĉar la amikeco estus post la fakto.
Ne povas esti "naturamikontoj" ĉar la amikeco estus antaŭ la fakto.
Pro tio la nuna elekto klarigas ke, precize, estas "dum la fakto"
Kial simpligi la aferon se ni povas diskuti pri la "atismo"n de la amikeco?
Se iu persono ne komprenis tion kion mi skribis, ne demandu al mi, ĉar mi ankaŭ ne!! :-))
6 years ago. Edited 6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Laŭ mi -ant estas superflua, kial insisti pri la daŭro? Verŝajne estas konfuzo inter naturamiko kaj naturamanto, ĉu ne? La dua administranto de la grupo devus doni sian opinion.
6 years ago.
Paŭl has replied to Riŝo
Nu, "naturamantoj" estus lingve tute en ordo. Oni povus tamen argumenti, ke "naturamikoj" estas uzata nocio de pli ol cent jaroj ... kial do nun ŝanĝi ĝin ...?
6 years ago.
rughulo
rughulo
La TANEF ne plu ekzistas, ĝi malfondiĝis
5 years ago.
Jakvo
Jakvo
La asocio "La Naturamikoj" La esperanta sekcio nuligis siajn aktivecojn. Tamen ankaŭ sen la asocio oni povas esti naturamiko.
La historio de "Naturfreunde" estas ege interesa. Estis instruisto de vilaĝo kiu malŝategis vidi kiel laboristoj dum dimanĉo fordiboĉis la salajron. Por helpi ilin li invitis ilin al promenadoj en naturo por instrui ilin pri kio vivas en naturo kaj por zorgi ke ili purigu la pulmojn el malpuraĵoj kiujn oni trovis en la fabrikoj.
La afero kreskis kaj kreskis kaj fine fondiĝis la asocio "NaturFreunde" (jen vere ege modesta klarigo. Pere de Guglo oni trovas la ekzaktan historion).
La avantaĝo de Naturfreunde estas ke oni instruas homojn respekti la naturon.
Famaj Naturamikoj en Flandrio estis Rik de Roover. Estis ankaŭ tiel ke plejmulto de La Naturamikoj, ankaŭ estis membro de SAT. La malapero de tiu asocio estis ege bedaŭrinda afero, sed kialo estas parte teĥnika parte la kutima manko al aktivuloj. Eĉ en naturo oni pli babilas teoriumas ol agadas :-)
5 years ago.
rughulo
rughulo
La Ena estas registrita organizo "esperanto naturamika asocio " La naturamika domo troviĝas en Malago - ĝi reprezentas la hispanan asocion de " Naturfreunde international ".

La inauguro okazis meze de oktobro 2012, okaze de la sesio de Esperanto civito
4 years ago.
Reto has replied to rughulo
ĉu vi bonvolus meti ĉi tie koncernan rete atingeblajn informojn?
danke!
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Naturamikantoj