Latest discussions
Bela pejzagxo
Updated 7 weeks ago
katalogo de specioj - zoologio kaj botaniko en E-o !
Updated 3 months ago
6 replies
Lövberget - Sorparbo
Updated 3 months ago
Ekologiismo pluvarbare
Updated 6 months ago
打扰
Updated 8 months ago
2 replies
La knabo kaj la marsteloj (fablo)
Dankon!
Updated 13 months ago
1 reply
Priskribu la fotojn!
Updated 14 months ago
3 replies
Kiel sendi foton al la grupo????
Updated 17 months ago
3 replies
Interesa grupo!
Updated 17 months ago
1 reply
... view all the discussions

La knabo kaj la marsteloj (fablo)

posted by Konstantin Alexandrov
Posted on Monday December 15, 2008 at 08:44. 208 visits. ( permalink )
Homo iris laŭ marbordo kaj subite ekvidis knabon kiu levis ion de la sablo kaj ĵetis en la maron. Homo venis proksimen kaj ekvidis ke la knabo levas de la sablo marstelojn. Ili abunde ĉirkaŭis lin. Ŝajnis ke sur la sablo estas milionoj da marsteloj, la marbordo estas proprasence kovrita pere de ili tra multaj kilometroj.

— Kial ci ĵetas tiujn marstelojn en la akvon? — demandis homo, alirante.

— Se ili restos sur la bordo ĝis morgaŭa mateno, kiam komenciĝos malfluso, ili pereos, — respondis la knabo sen ĉesigi sian okupon.

— Sed tio ja estas simple stulte! — ekkriis la homo. — Retrorigardu! Ĉi tie estas milionoj da marsteloj, la bordo estas kovrita de ili. Ciaj penoj nenion ŝanĝos!

La knabo levis sekvan marstelon, pensis momenton, ĵetis ĝin en la maron kaj diris:
— Ne, miaj penoj ŝanĝos tre multan… por ĉi tiu marstelo.

Tiam la homo ankaŭ levis marstelon kaj ĵetis ĝin en la maron. Kaj poste ankoraŭ unun. Ĉe komenco de la nokto sur la plaĝo estis multe da homoj, kaj ĉiu levis kaj ĵetis marstelon en la maron. Kaj kiam leviĝis la suno, sur la plaĝo estis neniu nesavita animo.

2 Replies

A Reza says:
prave! niaj etaj penoj povas ŝanĝi multon ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk* pro says:
Vere pensiga artikolo! Tamen ne ĉiam homaro funkcias tiel...
Posted 10 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...