Latest discussions
Bela pejzagxo
Updated 2 months ago
katalogo de specioj - zoologio kaj botaniko en E-o !
Updated 4 months ago
6 replies
Lövberget - Sorparbo
Updated 4 months ago
Ekologiismo pluvarbare
Updated 6 months ago
打扰
Updated 8 months ago
2 replies
La knabo kaj la marsteloj (fablo)
Updated 11 months ago
2 replies
Dankon!
Updated 13 months ago
1 reply
Priskribu la fotojn!
Updated 15 months ago
3 replies
Kiel sendi foton al la grupo????
Updated 18 months ago
3 replies
Interesa grupo!
... view all the discussions

Interesa grupo!

posted by Harri Laine
Posted on Sunday May 18, 2008 at 14:13. 325 visits. ( permalink )
Saluton, mi ĵus trovis ĉi tiun grupon de naturamikoj, tuj aliĝis, kaj jam provas, ĉu eblas aldoni bildojn en la grupon. Jes, post iom da umado, tie ili nun estas: du fotoj el la japana urbo Ranzan. Eble vi ne akceptas ilin kiel aŭtentikajn naturfotojn, ĉar unu estas el muzeo kaj la alia montra lukon sur urba strato. Mi esperas, ke vi tamen pardonas, estas ja mia unua provo.

Mi nun nur kapablas aldoni fotojn, po unu, al la grupo. Mi ne scias, kiel aldoni bildrakonton, kiun mi antaŭ ne longe faris pri mia printempa naturekskurso, ĉi tie en suda Finnlando. Provizore mi nur proponas mian albumon nomatan Karkali en majo kaj la rilatan skribaĵon Printempo venas norden (de la 12-a de majo) en mia blogo.

Kun intereso mi plu rigardas la fotaron de la grupo, ankoraŭ tute hazarde esplorante ĉi tiun novan (por mi) mondon.

1 Reply

Paŭl Peeraerts pro says:
Oni povas aldoni plurajn fotojn samtempe, per DocManager. Se vi ne konas la sistemon, demandu en la grupo Ipernity: demandoj kaj respondoj.
Tutajn albumojn oni ne povas aldoni al grupo, laŭ mia scio.
Posted 18 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...