Group: Naturamikantoj


Plantoj el la naturo


Johano NL
April 18, 2008 - 1 comment - 646 visits- Permalink

Karaj geamikoj,

Mi ŝatas kreskigi plantojn el la naturo en mia ĝardeno. En eksterlandaj ferioj ni ofte kolektas kelkajn semojn de plantoj. Multaj plantoj tre sukcese adaptiĝis al nederlandaj cirkonstancoj. Ne temas pri raraj aŭ nur belaj plantoj. Ni prenas nur kelkajn semojn de plantoj kiuj en sia medio abunde kreskas. Ni neniam elfosas plantojn.
Se estas inter vi amantoj de sovaĝaj plantoj ni eble ĉi tie povus interŝanĝi spertojn pri naturecaj ĵardenoj kaj interŝanĝi semojn.

Ankaŭ kultivitaj plantoj plaĉas al mi. Mi interalie kultivas plurajn grimpantajn fazeolospecojn, kiuj produktas semojn kun tre diverskoloraj kaj makulitaj semoj. Mi provos meti bildojn de tiuj semoj en la grupo.Se vi deziras ilin, bonvolu kontakti min.
Comments
 Julio Herrero
Julio Herrero
Saluton, Johano
en terpeco ĉe mia kampara domo kreskas kelkaj plantoj, kiel rosmareno, timiano, mento, origano kaj lavendo. Ĉi tiujn plantojn ni uzas ne nur kiel kulinarajn sed ankaŭ kiel medicinajn, ĉu por trinki aŭ por eksterna uzo. El rozo kaj lavendo mi kelkfoje faras esencojn. La pritonditajn branĉojn el rosmareno ni metas ĉe la kameno kaj oni ricevas bonan odoron.
Se paroli medicine, por mi la plej bona planto estas aloo, kiun vi povas ŝmiri rekte surhaŭte. Mi havas 4 aŭ 5 tiajn plantojn kaj tio sufiĉas ĉar el ĉiu planto kreskas pluraj branĉoj.
Krom kelkaj ornamaj plantoj aŭ arbustoj, kiel bugenvilo, dianto, jasmeno, akacio aŭ jakarando, mi ne faris eksperimentojn aŭ provojn kun aliaj specoj, ĉefe pro la neĉiutaga prizorgado (mi vizitas ĝin semajnfine) kaj pro la akvomanko kaŭze de la senpluveco.

(nun mi devas foriri, mi prikomentos denove ĉinokte)
12 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)