Group: Naturamikantoj


Kiel sendi foton al la grupo????


Johano NL
April 13, 2008 - 3 comments - 988 visits- Permalink

Saluton karaj geamikoj. Mi estas Johano el Nederlando. Nova membro de tiu ĉi grupo.
Mi esperas ekhavi multajn kontaktojn ĉi tie, sed havas demandon...

Mi scipovas meti foton de mia komputilo al mia profilo, sed mi ne sucsesis trovi metodon por sendi foton al tiu ĉi grupo. Kiu povas klarigi tion por mi?

Antaŭdankon! Johano
Comments
 Julio Herrero
Julio Herrero
Saluton, Johano
Mi ankorau ne sendis foton al iu Grupo, tamen, kiel informis Cindy Mckee en sia blogo, jam funkcias en Esperanto la rubriko "Helpo". Vi povas alklaki sur "Helpo" ,videbla sube de la pagho au supre dekstre. Poste legu la punkto 2a (Aldoni dokumenton al Grupo) de la rubriko "Grupoj" kaj chi tie vi trovos la solvon. Shajne la procedo estas facila.
12 years ago.
Paŭl has replied to Julio Herrero
Bone ke vi sukcesis. Sed sciu, ke ĝuste por tiaj demandoj ekzistas la grupo Ipernity: demandoj kaj respondoj, kie estas pluraj spertuloj, kiuj povas tuj helpi vin.
12 years ago.
 Johano NL
Johano NL
Dankon Julio,
Eble vi vidos ke mi sukcesis. Oni simple povas treni bildojn el sia profilo en grupon.
Mi ne pensis pri tia simpla solvo.

Mi engrupigis kelkajn bildojn de leporido, kiun ni edukis inter la 9a de februaro kaj la 15a de aprilo 2008, kiam ni ĝin remetis en la naturon. La hundo de nia najbaro kaptis ĝin ĵusnaskitan en nia ĝardeno. Ĉar leporino ne reakceptas idon kiu estis en manoj ni decidis nutri ĝin.
Kiam iu el vi deziras recepton por lakto por leporido kaj aliaj informoj bonvolu kontakti min.
12 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)