Group: Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats


Serĉ-ligilo por esperantlingvaj verkoj (eĥo de blogero)


Karulo (Karles) *
May 14, 2012 - 2 comments - 481 visits

Kopie laŭ informo de Vizi Laszlo:

S-ro Drótos László (Ladislao Drotoŝ), la kunlaboranto de Hungara Elektronika Biblioteko laŭ mia peto farigis informatikan eblon uzi serĉ-ligilon por esperantlingvaj verkoj. Tiun ligilon oni povas aperigi en iu ajn elektronika dokumento, retejo ktp. kaj la rezulto de alklako nepre estos la listo de la AKTUALE atingeblaj esperantlingvaj verkoj, do se la stoko kreskos, oni ne bezonos ŝanĝi la ligilon, aŭtomate aperos la aktuala listo.

Mi petas, kiel eble plej multaj aperigu la ligilon publike, sendu plu, uzu ktp. por ke oni vidu, ke esperantlingvaj verkoj estas serĉataj, popularaj. Precipe al frekventataj retejoj mi proponas meti la ligilon al iu ĉefloko. La koncerna ligilo estas:

mek.oszk.hu/keresesek/keresesek.phtml?nyelv=epo

Fonto: www.ipernity.com/blog/eszperanto/389119
Comments
Joan Inglada
Joan Inglada
Dankon, Karles. Ĝi estas tre interesa.
5 years ago.
Bruselo
Bruselo
La rezulto estas malnovaj libroj kaj nur UNUPAĜA. Ĉu normale ? Tiele ne konsilindas rekomendi la ligon sur aliaj retejoj ktp. Eble jes post aktualigo ! Dankon.
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats