ELIRO ek de la 2-a de Januaro plene aktivas
Estimataj Membroj,
Per cxi mesagxo mi informas vin ke ek de la 2-a de Januaro
ELIRO (Esperanto Literatura Internacia Rondo) plene funkcias.
La celoj de ELIRO estas:
1. Subteni la esperantan literaturon kaj lingvoevoluon, per
interretaj diskutoj kaj informoj.
2.Elekti el la nelga kaj la aktuala esperanto literaturo, la plej
trafajn esprimojn por estonta Reta Esprimaro
3.Esti amika-kritika rondo de la esperanta literaturo kaj farigxi
intelekta kaj reala ELIRO el la (eterna) komencanteco.
ELIRO estas nun naskigxanta, kaj la aligxintoj apenau komencas
enesti, tamen, se vi opinias gravaj kaj aprobas la suprajn celojn; ne
atendu, aligxu jam nun.
Jam nun vi povas uzi "ELIRO-n" por sendi mesagxojn al la grupo,
proponi tem-pagxojn, partopreni al la prilingvaj diskutoj, desxuti
dosierojn, alsxuti viajn dosierojn ktp.
En ELIRO ofte ni pridiskutos, artikolojn de "Beletra Almanako",
sed la acxeto de tiu revuo estas absolute fakultativa, (nedeviga, sed
utila ), kvankam gxi estas nur unu el la diskutfontoj.
Krome, apartajn diskut-dokumentojn estos regule retposxte sendataj al
cxiu membro tion deziranta.
Oni povas aligxi al ELIRO ankaux nur por eliri el la (eterna)
komencanteco.
Por scii plu klaku la cxisuban ligilon
>>>
groups.google.com/group/eliro
Aux >>
groups.google.com/group/eliro/web/sinjoro-de-la-vertoj
Aux skribu al: Attilio Liotto >> attilio.lio...@gmail.com
Ni atendas Vin, Bonvenon kaj dankon!
Amike Attilio Liotto Vicenza Italio