Group: Lingvo kaj socio


98% da Eŭropanoj ne regus la anglan


Arno Lagrange
October  3, 2008 - 856 visits

Laŭ enketo de Eurobarometer ĉe preskaŭ 30 000 civitanoj de landoj de Eŭropa Unio kaj de la kandidataj landoj, en novembro kaj decembro 2005, estas pretigitaj la jenaj grafikoj. Tamen la enketo baziĝas sur memtakso de lingvokapablo de la respondintoj.

Lingvokapablo de la angla en la EU
kaj inter germanaj studentoj
laŭ propra takso,
kaj laŭ ekzameno


Alia enketo ĉe 37000 studentoj en Hanovro evidentigis ke dum 34% de la studentoj memtaksis sin bonegaj parolantaj de la angla kaj 38% bonaj, lingva kontrolo montris ke 1% estis vere bonegaj kaj 4% bonaj, 76% mezbonaj. La rezultoj de la enketo de Eurobarometer iom kongruas kun la memtakso de la enketitoj en Hanovro (sciante ke 56% de germanoj anoncas ke ili kapablas la anglan dum estas 38% en EU kaj 49% da studentoj anoncas ke ili regas du lingvojn dum estas averaĝe 28%, estas logike ke oni trovu 76% da germanaj studentoj kiuj regas la anglan dum estas 38% en EU). Sekve estas konjekteble ke saman ĝustigon de la rezultoj oni povus apliki al la enketo de Eurobarometer; tiam oni eventuale trovus ke ne 8% da civitanoj bonege regas la anglan sed nur 0,24%, kaj ne 26% bone regas ĝin sed nur 1,8%, entute nur 2% de la civitanoj ekster la anglalingvaj landoj regus almenaŭ bone la anglan kaj 98% el ili ne kapablus regi la anglan lingvon je kontentiga nivelo.

Nombro da regataj lingvoj en EU (laŭ memtakso).
Komparcele : nombro da studentoj kaj da junuloj regantaj du lingvojn


Fontoj :


You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingvo kaj socio