Group: Lingvo kaj socio


Ekstera percepto de Esperanto


Kalle Kniivilä
July  5, 2008 - 11 comments - 2 236 visits

Mi lastatempe iom cerbumis pri tio, kiel la ekstera mondo perceptas Esperanton, kaj kiel tiu percepto formiĝas. La plej kutima sinteno ŝajnas esti, ke temas pri ia senutila kuriozaĵo, aŭ bela ideo kiu fiaskis.

La percepto de la ekstera mondo evidente formiĝas en la kontaktoj kun ni, parolantoj de Esperanto, Tial povus esti interese esplori nian membildon, kaj kiel ni konscie kaj nekonscie transdonas tiun membildon al eksteruloj. Tipan ekzemplon pri tia membildo menciis Toño del Barrio en sia interesa eseo La normala lingvo:

Antaŭ dekkelkaj jaroj, iu leganto de la revuo Esperanto skribis ke li hezitis ĉu enmeti sian konon de Esperanto en sian laborprotokolon, inter siaj aliaj hobioj. Li timis ke tio povus aspekti kiel ŝatokupo de strangulo kaj ke ĝi povas damaĝi liajn ŝancojn en la serĉado de laboro. Mi memoras ke mi miris leginte pri tiuj skrupuloj; mi ne havis dubojn pri tio: Esperanto troviĝis en mia laborprotokolo, en la fako lingvokonoj, kune kun la ceteraj lingvoj kiujn mi, eble iom troige, asertis koni. Miaj dungantoj ne montris surprizon pri tio, kaj neniam mi trovis forpuŝon aŭ ajnan negativan sintenon.

Mi mem rimarkis ĉe mi ian nekonscian subtakson de iuj el miaj lingvoscioj, kiam mi estis en dungointervjuo antaŭ kelkaj semajnoj - pri tio mi skribis jen: Lingvoj prestiĝaj kaj malprestiĝaj.

Estus interese aŭdi aliajn spertojn pri la ekstera percepto de Esperanto, kaj pri tio, en kiaj situacioj oni emas aŭ ne emas mencii sian scion de Esperanto.

The topic of this discussion has been edited by Kalle Kniivilä 4 months ago.

11 comments - The latest ones
Jukka Pietiläinen
Jukka Pietiläinen
Mi kutime ne spertis negativajn spertojn pri mencio de esperanto kiel lingvoj, kiujn mi scipovas au kiel parton de mia socia aktivado. Mi mem eble ne tiom mencias esperanton ekzemple al parencoj aŭ aliaj konatuloj, sed ofte ja en fakaj kontaktoj. Ofte tio kondukas al tute interesaj diskutoj pri lingvoj ĝenerale kaj donas eblecon diri ion interesan kaj pozitivan pri esperanto.
Ĉar mi konas relative multajn lingvojn kaj eventuale pli bone ol miaj kolegoj, ne estas problemo mencii esperanton inter ili, eĉ se mi emfazus ke mi scipovas ĝin pli bone ol aliajn fremdajn lingvojn.

Iom strange ankaŭ, mia eksa ĉefo, profesoro kun kiu mi ankaŭ nuntempe multe kunlaboras, ofte prezentas min kiel specialiston pri Ruslando kaj ankaŭ kiel esperantiston. Mi ne aparte ŝatas tion, kvankam ĝi ja rememorigas pri la ekzisto de esperanto al tiuj (kutime gravaj usonaj aŭ eŭropaj profesoroj) personoj, kaj foje alvokas demandojn pri la nuna stato de esperanto. Tamen ankaŭ tiel esperanto estas kvazaŭ aldona parto al mia specialisteco, ĉar mi ne estas prezentata kiel unuavice esperantisto sed kiel specialisto kiu inter alie okupiĝas ankaŭ pri esperanto.

Jukka Pietiläinen
9 years ago.
Mark Fettes
Mark Fettes
Mi kredas, Kalle, ke por la plimulto (mondskale, almenau) la percepto de Esperanto ne formiĝas kadre de senpera kontakto kun esperantistoj, sed ĝuste sen ajna tia kontakto. Tiukaze la percepton influas ideoj kaj kredoj pri lingvoj, komunikado, kulturo, ktp.

Persone mi spertis tre diversajn sintenojn, sed ĝenerale miaj spertoj laŭis la malkovron de John Edwards (profesoro pri psikologio en orienta Kanado), kiu iom esploris ĉe sia universitato kaj konstatis ke negativaj sintenoj plioftiĝas lau la nivelo de formala edukado (t.e. profesoroj estis pli negativaj ol postdiplomaj studentoj, kiuj estis pli negativaj ol studentoj sekvantaj kursojn por la unua diplomo).

Edwards publikigis pri tio studon en LPLP, en kiu li proponas kelkajn eblajn kaŭzojn. Sed kontaktoj kun esperantistoj ne rolis inter ili.
9 years ago.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä
Tre interese... Sed ĉu oni do povus supozi, ke la malemo de multaj nefanatikaj esperantistoj rakonti pri sia lingvoscio fortiĝas pro la apriore malfavora sinteno de edukitaj neesperantistoj, kaj ne male, kiel mi suspektis?

Tamen, mi ja kredas, ke la percepto pri Esperanto ĉe la plej multaj homoj en mia ĉirkaŭaĵo efektive formiĝis aŭ almenaŭ grave modifiĝis pro kontakto kun esperantisto (mi). Sed evidente tiu specimeno estas tre nereprezenta, kaj esperantistoj estas tre malmultaj. ;-)

Ĉu la esploro de Edwards legeblas en la reto?
9 years ago. Edited 9 years ago.
BorisKolker
BorisKolker
Se oni renkontas mencion de Esperanto-kono unuafoje, oni miras. Eble duafoje, oni alkutimiĝas.
9 years ago.
Paŭl
Paŭl
Kiam mi en mia junaĝo provis akiri postenojn, mi ĉiam menciis Esperanton inter miaj lingvoj parolataj, kaj neniam mi sentis pro tio iun primokadon, fojfoje ja scivolon. Sed mi estis bonŝanca, ĉar mi povis interkrampe aldoni (diplomo en tiu oficiala lernejo kun tiu rezulto). Se mi estus devinta aldoni, ke mi havas diplomon de la klubo "La verda kolbaso", mi hezitus mencii tiun flankon de mia lingvokono smile
9 years ago.
Jukka Pietiläinen
Jukka Pietiläinen
Mi kredas ke unu el la kialoj, kial esperantistoj eble hezitas mencii pri sia esperantisteco, estas la ekzisto de strangaj esperantistoj, kun kiuj kelkaj el ni ne volas esti ligitaj. Se iuj esperantistaj tipoj estus pli vaste konataj en socio, mi eventuale pli singarde informus pri mia esperantisteco.

Negativajn reagojn mi ricevis kutime el studentoj aŭ hazarde renkontitaj homoj en mia junaĝo, sed neniam el pli edukitaj homoj aŭ el personoj, kiuj konas min pli bone. Ĉu povus esti ke en anglalingvaj landoj la aferoj funkcias malsamile?

Iam mia (neesperantista) patrino rakontis, ke iu el ŝiaj oficistaj kamaradidoj diris ke pri Esperanto okupiĝas nur tiuj, kiuj ne scipovas aliajn lingvojn (do, simpla eraro, kiun preskaŭ ajna esperantisto povas montri falsa per sia propra lingvoscio). Do, negativaj sintenoj ekzistas en socio, sed ja eblas per sia propra konduto forigi ilin.

Fakte en finnlandaj rondoj kiuj okupiĝas pri Ruslando aŭ slavaj lingvoj, mi tute ne estas la sola esperantisto. Krom mi estas Joŭko kaj Kalle, do iu eĉ demandis de mi, pro kio estas tiu ĉi amasa interesiĝo pri Esperanto lastatempe (pro nura hazardo, estas mia diveno; sed eble ne nur).
9 years ago.
Paŭl
Paŭl
"Mi kredas ke unu el la kialoj, kial esperantistoj eble hezitas mencii pri sia esperantisteco, estas la ekzisto de strangaj esperantistoj, kun kiuj kelkaj el ni ne volas esti ligitaj."

Jes, nepre. Kiam mi vidas tie ĉi en ipernity paĝojn, kiujn la aŭtoro garnis per amaso da steloj kaj aliaj verdaĵoj, ankaŭ mi pensas "aj, mi esperas, ke la ipernity-ĉefoj ne vidos tion" kaj mi trovas tiujn paĝojn strangaj. Tamen, tion opinias mi, Esperanto-parolanto. Ĉu eksteruloj perceptas tion same?

Mi jam renkontis tie ĉi en ipernity paĝojn de subtenantoj de la kataluna movado. Kiel vi povos konstati, neniu inter ili indikas Hispanion kiel loĝŝtaton, sed Andoron aŭ Montseraton aŭ ion ajn ekster la hispana teritorio. Pluraj el ili ankaŭ garnas siajn paĝojn per katalunaj flagoj. Tion mi, eksterulo, ne trovas stranga. Ĉu do eble la personoj ekster la Esperanto-movado ankaŭ malsamgrade perceptas nian strangecon?
9 years ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)…
Laŭ mia sperto (mi ofte zorgas informbudojn), efektive, almenaŭ en Francio, la homoj, kiuj apartenas al la pli edukataj sociaj klasoj pli emas malestimi esperanton, ol tiuj el pli "malaltaj" klasoj (sed bedaŭrinde, multaj el tiuj lastaj eĉ pensas, ke ili ne kapablas lerni iu ajn lingvon)

Mi supozas, ke tiuj, kiuj ricevis, dum jaroj, instruadon pri fremdaj lingvoj, kiuj, post tio (kaj pro tio) akiris iom pli da potenco, ne volonte povas akcepti la ideon, ke povus esti diverse, ke multaj homoj povus interkomuniki trans la landimoj tiel bone kiel ili, eble pli bone.... Verŝajne, tiu reago estas ne-konscia, sed mi sufiĉe ofte aŭdis: "Mi preferas paroli la anglan" (aŭ: "la germanan", "la hispanan" ktp...) kvazaŭ estus malkongrua uzi tiujn lingvojn KAJ esperanto.

Multaj homoj perceptas esperanton kiel iu "miksaĵo", kiu malhelpus lerni aliajn lingvojn.

Estas ankaŭ diferenco inter la junuloj kaj homoj pli aĝaj. Tiuj kiuj superis 45 aŭ 50 jaroj emas pensi, ke esperanto fiaskis. Kelkaj bedaŭras tion (la supozatan fiaskon), sin demandante kial, dum aliaj asertas diversajn kialojn por montri ke ĝi fiaskis pro malkvalitoj.

Ĉe junuloj, multaj neniam aŭdis pri la internacia lingvo, kaj eble estas pli facile interesigi ilin pri la ideo ( eble krom se ili celas profesion kie ili uzos la anglan, aŭ jam havis apartajn agrablajn spertojn per la angla).
Malfacilas diri, kio forpelas homojn de esperanto, sed mi supozas ke la amaskomunikiloj, kaj tro da "fakuloj" pri lingvoj multe helpas vivigi la antaŭjuĝoj pri nia lingvo.

Pri la "strangaj" esperantistoj, ve, ili ne jam ĉiuj mortis ;-) (pardonu tiun malbongusta ŝercon). Nu, mi volas nur diri, ke tio ne oftas ĉe la junaj.
Pri la esperantistoj, kiuj ne sukcesis lerni alian lingvon... ili ekzistas, almenaŭ en Francio. Kaj... ankaŭ tiujn oni trovas precipe inter la maljunuloj...

Pri la simboloj, steloj, verda flago ktp... Mi ofte deziris diri al iuj "gravuloj" de la movado, ke ni devus malpli montri ilin al la ekstera mondo.
Vere, kiam mi rigardas filmojn aŭ fotojn de kongresaj solenaj malfermo au fermo, mi pensas ke tiu grandega flago malreklamas pri nia movado. Ĝi certe taŭgis antaŭ jardeko, sed nun...

Mi finos mian atesto, sed antaŭe, mi dezirus diri, ke oni povus (devus?) sondadi pri tio.
En Francio, komence de tiu jaro, ni enketis nur pri "kio estas esperanto?"

www.liberafolio.org/2008/francaesploro (vi jam scias pri tio...) ;-)

sed oni povus ankaŭ enketi pri: "Kiuj (kiaj) estas esperantistoj?"
La fakto estas, ke politikistoj, aŭ gravaj, potencaj firmaoj, ktp... povas pagi sondadojn, ni, ne. Tamen, kiel Cyrille Hurstell bone diris, oni sciu pri la nuna situacio, antaŭ ol plani agadon...
9 years ago. Edited 9 years ago.
Jens S. Larsen has replied to Onagrino (Dominique)…
Estas tute vere ke lingvistoj multe kulpas pri la antaŭjuĝoj pri Esperanto, sed tiun problemon havas ĉiuj lingvoj. La lingvistiko troviĝas meze de paradigmoŝanĝo, kaj ĉiu kiu nur aŭdis pri Kuhn scias ke tio ne estas ŝerca afero. Por Esperanto la problemo estas ke malmultaj Esperantistoj scias kio estas kapo kaj vosto de tiu paradigmoŝanĝo, kaj eĉ tiuj kiuj scias, kutime elektas la voston.
9 years ago.
guillem p.
guillem p.
El mia vidpunkto la percepton, kiun havas la ekstera mondo pri esperanto, kaŭzas la konduto de la esperantistoj, precipe la propagando esperantista, kio faras ke la ekstera mondo perceptu ke esperanto estas nur projekto atendanta sian ŝancon. Kaj tial oni pensas ke esperantistoj estas homoj stulte fidantaj al la fina venko, kaj ne scias ke la kono de la lingvo proponas multajn interesaĵojn (rekta kontakto kun homoj el plej diversaj landoj, informiĝo pri multaj temoj, sinklerigado per lingvo pli facile adoptebla ktp).

Mi kredas ke granda kialo de la negativa bildo pri esperanto estas la maniero kiel esperantismo sin manifestas al la ekstera mondo. Ofte tro reklamisme, kaj al la ekstera mondo povas ŝajni ke, kiu havas tro de bezono reklami sin, tiu ne povas esti tre interesa. Iam mi partoprenis internacian renkontiĝon kaj iun tagon kiam oni vizitis publikan naĝejon, inter la esperantistoj estis iu kiu svingadis grandan flagon kun la vorto “esperanto”, kaj mi sentis min iom hontigita. Kaj en multaj esperanto-aranĝoj oni tro emfaze montras kun granda literoj la nomon de la lingvo. Manko de reklamo povas reklami pli efike ol emfaza kaj malsubtila reklamado.
8 years ago.
guillem p.
guillem p.
Eksciinte pri esperanto, en pluraj okazoj mi parolis pri la afero al ĉirkaŭuloj ĉar mi pensis ke tio povus esti interesa, sed mi ne estis bona prozelito kaj do mi decidis, nun jam de longa tempo, ne plu mencii mian rilaton al la lingvo. En difinita okazo tagmanĝante kun laborkunuloj, homo subite diris, kvazaŭ li volus komenci babiladon pri tiu temo, “la angla estas la internacia lingvo”. Ekster esperantistaj medioj, ĉi tiu aserto estas tiom superflua ke ĝi ŝajnis al mi stranga. Mi pravigis lin per simpla “jes”, kaj oni forlasis la temon. Mi supozas ke guglumante mian nomon oni trovis ke mi havas rilaton kun la lingvo kaj volis koni mian reagon al tiu aserto. Inter amikoj kiuj konas mian esperantistecon, se oni mencias tiun fakton, mi eskapas per banaligo. Ekzemple iu demandis al mi: “Ĉu vi parolas esperanton?”. Mi respondis: “Ne, fakte mi neniam parolas esperanton, nur legas”, “Ĉu esperanto havas futuron?” “Se oni verkos bonajn librojn mi legos ilin, alikaze ne” ktp.
5 years ago. Edited 5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingvo kaj socio