Group: Lingvo kaj socio


RSS-fluo de la grupo en Esperanto


Kalle Kniivilä
July  5, 2008 - 1 comment - 825 visits

Por ricevi ne "anglalingvan", sed "esperantlingvan" RSS-fluon de la temoj de ĉi tiu grupo, uzu la jenan sekretan adreson:

www.ipernity.com/feed/topic?group_id=lingvokajsocio&lg=eo

La finaĵo &lg=eo kompreneble ne influas la efektivan enhavon, sed ĝi igas la aŭtomatajn klarigajn tekstojn de la RSS-fluo esperantlingvaj, ne anglalingvaj.

Ĝenerale, kiam oni diskonigas Ipernity kiel tuton aŭ specifajn fotojn, paĝojn aŭ diskutojn en Ipernity, indas ĉiam aldoni al la fino de la adreso la jenajn magiajn signojn:

/?lg=eo

Tiam la novulo aŭtomate ricevos la esperantlingvan interfacon de Ipernity, kaj ne necesos klarigi, kiel ŝanĝi la lingvon al Esperanto.

Indas uzi la Esperantan interfacon ne nur pro tio, ke ĝi estas oportuna, kaj aŭtomate konvertas iksojn al ĉapeloj, sed ankaŭ por certigi la pluvivon de la esperantlingva servo - la respondeculoj de Ipernity kompreneble faras statistikon pri la uzo de la diversaj lingvoversioj.

Cetere, momente la pluvivo de la Esperanta versio ŝajnas certigita, ĉar estas milo da esperantistoj en Ipernity! Jen interesa temo por studo - kial tiom da esperantistoj aliĝis al Ipernity...
Comments
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä
Do, necesas provizi al Ipernity esperantan tradukilon :-)

Cetere, almenaŭ kiam temas pri la finna, la guglaj tradukoj estas ĉefe amuzaj, sed apenaŭ utilaj.
10 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingvo kaj socio