Group: Lingva helpejo


vivi mizeran vivon


rughulo
By rughulo
October  3, 2017 - 9 comments - 31 visits

En EPĈ legeblas tia frazo .

Kiel plibonigi ĝin ?
9 comments - The latest ones
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĝi ne estas frazo sed nur infinitiva propozicio.
Por fari el ĝi frazon, oni povas uzi ĝin kiel komplementon de ĉefa propozicio. Ekzemple:
"Mizere estas vivi mizeran vivon.
Tio nur estas ebleco de supozita plibonigo inter multaj aliaj.
rugh- gefrate via.
2 weeks ago.
rughulo
rughulo
Esperantistoj kutime vivas mizere.
2 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Soros ja ne estas kutima esperantisto.
2 weeks ago.
rughulo
rughulo
Nun li vivas lukse, en sia junaĝo li estis pereonta.
2 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Notindas, ke li savis sin per Esperanto.
Poste li ne plu mizere mizeris.
Kaj li ne plu vivis mizeran vivon.
Li ĉesis mizere vivi mizeran vivon.
Oni povas eĉ diri, ke li triumfis triumfon.
2 weeks ago.
rughulo
rughulo
Tio ĉi estas aĉa stilo - ne rekomendinda .
Homo vivas en mizeraj cirkonstancoj.
2 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Homo, kiu vivas en mizeraj kondiĉoj, mizere mizeras kaj tial ofte indiferentas pri stilo.
rugh-
gefrate via.
2 weeks ago.
rughulo
rughulo
Esperantisto kutime ne mizere vivas. Mizerulo plejofte eĉ ne scias skribi.
La dungitoj en EPĈ ricevas salajron- kvankam modestan .
2 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
.
2 weeks ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo