Group: Lingva helpejo


Diskrepanco


Pierre Levy
September 29, 2017 - 25 comments - 86 visits

Diskrepanco, angla discrepancy, germana Diskrepans, sveda diskrepans,
el latino discrepans, discrepantia.
Senco: malakordo, malharmonio, diferenco, malsameco.

Novaj vortoj malpli pravigitaj estas akceptitaj de iuj esperantistoj kaj eĉ enPIVigitaj.
Tiu ĉi estas uzita de hungara esperantisto en prilingva debato.
25 comments - The latest ones
rughulo
rughulo
La neologismo havas la sencon de "logika kontraŭdiro. "
Via klarigo estas malĝusta .
7 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
(Der Sprach-Brockhaus) die Diskrepans -> Unstimmigkeit
diskrepant -> abweichend
Ĉu tiuj vortoj elvokas laŭ vi ideon de "logika kontraŭdiro"?
7 weeks ago.
rughulo
rughulo
En tiu ĉi listo ni ne krokodilu!

El la origina latina : " diskrevi " ĝi rompas la logikon .
(En matematika scienco ĝi havas alian signifon .)
7 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Via respondo estas ekstertema kaj diskrepanca.
rugh- gefrate via.
7 weeks ago. Edited 7 weeks ago.
rughulo
rughulo
La ĉeftemo estas la neologismo "diskrepanco "
ĝi originas el la antikva latina.
7 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Jes, kaj ĝia signifo estas "malakordo, malharmonio, diferenco, malsameco."
7 weeks ago. Edited 7 weeks ago.
rughulo
rughulo
la radiko : "krevi " - lat. krep signifas eksplodo sen logiko kaj sen plano kp. "diskrevi la koron "
En la frazo de nia k-do, pli taŭgus la " nekongruo "
7 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ne ekzistas iu vorto "krep" en latino.
La esprimo "diskrevi la koron" nur povas signifi "diskrevi je la koro",
sed ne "diskrevigi la koron".
En la vorto "discrepans" (malakorda), "crepans" (krakanta) estas falsa amiko.
rugh-
gefrate via.
7 weeks ago.
rughulo
rughulo
En la latina la konsonanto c=k .

Zamenhof adaptis la ortografion.

"diskrevi la koron "estas kaj gramatike kaj ortografie tute ĝusta . ( mi trovis ĝin en vortaro)
Anstataŭ enkonduki sen bezono neologismon , nia k-do povus diri en Esperanto : Via sinteno ne kongruas .
7 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Jes, sed en alia fadeno vi asertis, ke ĉiuj neologismoj estas bonaj kaj nepre akceptindaj riĉigaĵoj.
Tiel vi diskrepancas.
rugh-
gefrate via.
7 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Cetere ankaŭ ne ekzistas vorto "crep" en latino.
Se vi trovis en vortaro la esprimon "diskrevi la koron", tiu vortaro ne estas tre fidinda.
7 weeks ago.
rughulo
rughulo
En la latina ekzistas : " crepare " kun la signifo : krevi

" diskrevi " estas tute same formita kiel "dissalti ".

Neologismoj eniras nian lingvon tute nature , kiel en ĉiuj lingvoj (Z) Ili neniam estas nepraj kaj riĉigaj.
7 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
En latino ekzistas : "crepo, crepare" kun la ĉefa signifo "kraki" kaj derivita: "krevi".
" diskrevi " estas tute same formita kiel "dissalti ".... Kaj same kiel "dissalti" ne signifas
"dissaltigi", ĝi ankaŭ ne signifas "diskrevigi".
"Dis" en latino ne ĉiam samsignifas kiel "dis" en Esperanto.
Ekzemple "discrepare" tute ne signifas "diskrevi", kaj ankoraŭ malpli signifas "diskrevigi".
Same la germana "geschwisterlich" ne samsignifas kiel "gefrate", kiel vi devus scii pli bone ol mi.
Vi konfirmas, ke laŭ vi "diskrepanco" eniras en nian lingvon tute nature, kiel ĉiuj neologismoj en ĉiujn lingvojn.
rugh-
gefrate via.
6 weeks ago.
rughulo
rughulo
"Diskrepanco "ankoraŭ ne enradikiĝis . Tio konstato estas ege grava. Dum la historio de Esperanto jam miloj da neologismoj malaperis sen spuro . Ili nur rezistos , se ili plenumas kondiĉon de nepreco aŭ neceso . ( vd. la bona lingvo de C. Piron )
Esperanto ne senpere kompareblas kun krokodilaj lingvoj : latina kaj germana . Tio misgvidas.
6 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Krokodilaj lingvoj ne ekzistas. Via misuzo de la vorto "krokodil'" pruvas, ke vi ne komprenas tion, pri kio vi parolas.
Esperanto tre bone kompareblas kun aliaj lingvoj, kiel latina, greka, hebrea, germana, franca, svahila, ĉina, japana, keĉua ktp. Nomi tiujn lingvojn "krokodilaj" estas pli ol sensence, malutile
kontraŭ Esperanto. Tion nepre necesas radikale kontraŭbatali por eviti kontaĝon.
6 weeks ago.
rughulo
rughulo
La vorto " krokodil" estas ĝuste klarigita en PIV = plena ilustrita vortaro .
Ĉiu komencanto facile komprenas la signifon.

La "ne senpera " komparo signifas- ke Esperanto posedas sian propran logikon. Esperanto ne kongruas kun krokodilaj lingvoj. Tion i.a. volis esprimi la k-do per la neologismo " diskrepanco "
6 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
"La vorto " krokodil" estas ĝuste klarigita en PIV = plena ilustrita vortaro .
Ĉiu komencanto facile komprenas la signifon. "
Jes, kaj malgraŭ tio nia kolego kaj amiko rughulo miskomprenas kaj misuzas tion.
Neniu lingvo estas "krokodila" kaj la esprimo "krokodila(j) lingvo(j)" estas malutile kretena.

La kamarado, kiu uzis la neologismon "diskrepanco" (malakordo, nekongruo) ne kutimas misuzi la vorton "krokodila".

La propra logiko de Esperanto estas universala: oni retrovas ĝin en ĉiuj lingvoj. Ĝi nur evitas
partikularaĵojn, kiuj ne utilas por esprimo de signifo. Esperanto iel kongruas kun ĉiuj lingvoj, ŝajne precipe kun hindeŭropaj lingvoj, sed praktike kun ĉiuj. Tio estas la kaŭzo de ĝia propeŭdika uzebleco, vane insultata per la esprimo "krokodilaj lingvoj".
6 weeks ago. Edited 6 weeks ago.
rughulo
rughulo
En ĉiaj lingvoj de la mondo oni trovas partikularismon - idiotismon - slangon. En esperanto oni nomas ĝin E-ismo ( deklaracio de Bulonjo) Universala logiko de lingvoj ne ekzistas - sed ekzistas apartaj principoj - tiel priskribis ĝin Z.

La "diskrepanco " de nia k-do estas bonega ekzemplo - ĝi kolizias kun almenaŭ tri principoj : la internacieco kaj la jam ekzistanta vortaro , kaj la E- vortfarado .
6 weeks ago. Edited 6 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
En ĉiuj lingvoj funkcias la ĉefaj distingoj: substantivo, adjektivo, pronomo, numeraloj, adverbo,
verbo, prepozicioj, konjunkcioj, interjekcioj.
6 weeks ago.
rughulo
rughulo
Bedaŭrinde vi forgesis la plej gravan distingon : la teorio kaj la praktiko .

Lingvo natura konsistas precipe el sonoj - ne el gramatiko- ne el vortaj klasoj.

Tial vi priskribo estas malkongrua- ĝi estas "diskrepanca "
6 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Bedaŭrinde aŭ ne, vi krude eraras: konscie aŭ ne, ĉiu lingvo natura konsistas (ne nur) el
gramatiko, en kiu fonetiko nur estas parto.
Marksismo, ne deviga por ĉiuj eventualaj legantoj de ĉi tio, notinde konsistas el interligo de
teorio kaj praktiko. La gramatiko de naturaj lingvoj nur estas konstato de ilia praktiko.
Tial vi diskrepance rebatas.
6 weeks ago.
rughulo
rughulo
Miloj da lingvoj en la mondo ne havas gramatikon , ĉar en praktiko tute ne eblas paroli per gramatiko . La gramatiko nur estas teorio de lingvo - sed tute ne konstato .

Ankaŭ la skribitaj fonemoj de lingvoj nur estas malperfekta ombro de la vivanta parolo. ( jam antaŭ 3000 jaroj la malnovaj grekoj konstatis tian diskrepanco- mal- kongruecon.

En lingvistiko oni distingas inter : grafemo- litero kaj fonemo - sono .

En marksimo oni ankaŭ implicite okupiĝas pri lingvo internacia - ekz. en la ĉefverko " La kapitalo " ĝi montras la diskrepancon ( malkongruon ) inter klerulo kaj malklerulo
6 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Eble necesus ankaŭ konsideri diskrepancon de misklerulo: relativa klerulo, kiu uzas sian relativan klerecon por disvastigi kaj pravigi erarojn.
6 weeks ago.
rughulo
rughulo
Via klereco ankaŭ nur estas relativa - vi same ofte eraras kiel mi! Sed laŭ mia impreso pli forgesema , ĉar vi ripetis la diskuton pri ruĝ- gefrate jam 10 jarojn.
Tio ĉi fakto kaj konstato estas kongrua al normala ( komuna) saĝo.
Vivu la eraroj kaj pekoj : pekoj kaj eraroj (malkongruoj ) estas ecoj de homaro ( Z)
6 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
.
6 weeks ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo