Group: Lingva helpejo


ŝminko


rughulo
By rughulo
August 12, 2017 - 8 comments - 28 visits

Dum ĉijara kunveno de AdE en UK 2017 la prezidanto deklaris, ke ŝminko estus ago , kaj tial ĝi ne povus esti registrita en la aldono de UV.

Kiel oni diras ĝin ?
8 comments - The latest ones
Riŝo
Riŝo
Prezidantdeklaro...
5 days ago.
rughulo
rughulo
Sur la vizaĝo de prezidanto - troveblas ŝminko.
5 days ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
"Ĝin".
4 days ago.
rughulo
rughulo
ĝi estas ŝminko
4 days ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
ŝminko.
3 days ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Se sur la vizaĝo de la prezidanto troviĝas ŝminko, tio signifas, ke ŝminko estas substanco
aŭ fiksebla objekto.
Tiuokaze, ŝminki signifas survizaĝigi ŝminkon kaj la ago ŝminki estas nomebla "ŝminkado".

Se ŝminko estas ago, ĝi estas la ago ŝminki per ŝminkaĵo.

Mi ne komprenas, kial "ŝminko" ne povus esti aldono de UV. Komparu kun "farbo",
laŭ PIV registrita en la 8-a aldono de UV.
3 days ago.
rughulo
rughulo
La " Ŝminkon" oni trovas ankaŭ en PIV , ĝi estas Z-a.
Laŭ mia supozo, la AdE atribuas al "ŝmink " agan karakteron.
3 days ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Via supozo estas evidente prava. Ankaŭ akademiano rajtas erari.
3 days ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo