Group: Lingva helpejo


trito trituro tritono tritonuso


rughulo
By rughulo
June 10, 2017 - 17 comments - 161 visits

La tono ne faras muzikon aŭ kanton - sed la intervalo - aŭ sinsekva ritmo.

Zamenhof uzis la "tonon " por metafore esprimi konsenton aŭ malkonsenton (PIV)


La supraj tonoj konvencie esprimas malkonsenton - ili estas nomataj " diablaj "

Mi preferas male al PIV la formon : "tritono " ĉar ĝi estas pure esperanta.

En akustiko neniu tono estas pura - sed tono oscilas , modulas , ondadas .
17 comments - The latest ones
Pierre Levy
Pierre Levy
"Tono" estas pure Esperanta, eĉ Fundamenta.
5 months ago.
rughulo
rughulo
Ĝi estas uzata figursence , kaj fake en muziko .

verŝajne al vi ne estas konata la tritono - nek la dutono
5 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Tri-tono kaj du- tono estas facil- e kompren- eblaj konform- e al la
dekunua regulo de FG kaj la leĝ- o de neces- o kaj sufiĉ- o;
5 months ago. Edited 5 months ago.
rughulo
rughulo
En muziko ekzistas apartaj fakterminoj- ili estas ne kompreneblaj de laikoj.

La 15-a regulo el FdE ne temas pri sufiĉo kaj neceso.

bv. klarigi la du-tonon kaj tri- tonon.
5 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Demandu muzikiston.
5 months ago.
rughulo
rughulo
En via dua respondo, vi malĝuste asertis: Tri-tono kaj du-tono estas facie kompreneblaj .

Krome, la "tritono " estas kontraŭ la regulo 15 - ĉar ĝi ne estas internacia.
5 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Mi ne diris, ke ili estas facie kompreneblaj.
Neniu regulo en FdE temas pri sufiĉo kaj neceso, sed laŭ via konstanta praktiko la leĝo de
neceso kaj sufiĉo estas elvokinda en ĉiaj cirkonstancoj, konforme al la leĝo de sufiĉo kaj neceso.
Krome, vi neniam ĝenas vin por pravigi vortojn, kiuj ne konformas al la regulo 15.
Ĉiuokaze la vorto "tri- tono" estas ĝuste formita konforme al la regulo 11.
Kaj ĝi estas facilege komprenebla: "io, kio konsistas el tri tonoj".
Por scii pli, mi konsilas al vi, ke vi konsultu kompetentan muzikiston.
Cetere, kiel vi probable scias, sed se vi ankoraŭ ne scias, vi facile povas informiĝi, la ĉina (pekina) lingvo principe estas eĉ kvar- tona.
5 months ago. Edited 5 months ago.
rughulo
rughulo
La franca krokodila lingvo havas multe pli da tonoj.

La tritono en muziko estas intervalo inter tri plenaj notoj . Ĝi sonas tre misharmonie.

Se tio nur aŭdeblas , se du tonoj kune sonas. Pri tonoj kaj sonoj kompetentas ĉiu homo.

Ia voĉo plaĉas al viaj oreloj - ia sono korŝiras.
Tial Z. prave uzis la tonon ankaŭ metafore.
5 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Kial vi starigas demandojn, kies respondojn vi jam posedas?
5 months ago.
rughulo
rughulo
Mi ne konis la respondojn, tial mi demandis.

La pronomo "oni" klare esprimas pluralon - tial unu homo ne povas scii ĉiujn respondojn. La " trito " ankaŭ uzeblas.
5 months ago. Edited 5 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Spite al la titolo de via demando, vi nur demandis pri diversaj uzoj de la vorto "tono",
kaj vi havas ŝtonrigidan respondon por ĉiu el ili.
La pronomo "oni" estas egale plurnombra aŭ ununombra. Ĝiaj nombro estas sendifina.

Krom "trito", multaj aliaj vortoj ankaŭ estas uzeblaj. PIV 2005 registris ĉirkaŭ 46890 leksikajn unuojn, krom kiuj multaj vortoj ne estas registritaj.
5 months ago.
rughulo
rughulo
La " tritonuso " ne ekzistas en PIV.

Pri la "tono " mi ne havis ŝtonrigidan respondojn . La franca lingvo havas pli da tonoj ol la ĉina
bv. skribi vian komprenon de la tono - aŭ tritono
5 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĉu vi intencas listigi ĉi tie ĉiujn vortojn, kiuj ne ekzistas en PIV?
La vortoj, kiuj tute ne ekzistas, estas ankoraŭ pli multaj.
La ĉinaj (pekinaj) tonoj estas principe kvar plus sentoneco.
Por scii pli, kaj eventuale ĝustigi mian nekompetentulan aserton, vi povas demandi kompetentan
ĉinlingvanon aŭ ĉinlingvaninon.
Pri specifaj, eĉ multegaj tonoj de la franca lingvo, mi absolute ne komprenas, pri kio vi parolas, nek kian rilaton tio havas kun tiu fadeno;
5 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Sed eble vi intencas instrui al mi la francan. Tio estus interesa projekto.
5 months ago.
rughulo
rughulo
En ĉiu parolata lingvo de la mondo ekzistas tonoj- kaj sonoj .

Eĉ unuopa sono - konsistas el multaj tonoj. La sonoj de franca lingvo dependas de la fizikaj kondiĉoj de averaĝa franco. En francio ekzistas simple pli multe da du- aŭ plurlingvuloj ol en ĉinio. ( mia aserto estas kontestinda)
5 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
(Jes)
Jes, via aserto estas kontestinda, aŭ almenaŭ nuancinda;
Estas ekstreme malfacile starigi fidindajn statistikojn pri tiaj faktoj aŭ asertoj.
Oni diras, ke en Parizo pli ol kvindek lingvoj estas parolataj. Tio ŝajnas al mi verŝajna,
sed mi ne povus diri pli.
5 months ago. Edited 4 months ago.
rughulo
rughulo
Tutcerte en francio/ parizo estas parolataj pli ol kvindek lingvoj .

En mia eta vilaĝo interlaken ĉiu tage estas parolataj pli ol cent lingvoj - pro la turistoj.

Ankau aŭdeblas la tritonoj en ĉiuj lingvoj.
4 months ago. Edited 4 months ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo