Group: Lingva helpejo


diplomate


rughulo
By rughulo
August 18, 2014 - 8 comments - 235 visits

Dum fermo de ĉijara UK en Bonaaero la prezidanto de UEA Mark Fettes faris paroladon.

Sur la podio li paŝis tien kaj reen, enpoŝigis dekstran manon ,kaj gratis siajn kojonojn.

Kiu diplomate povus atentigi lin pri tiu fikutimo - kiel diri ĝin en nia lingvo ?
8 comments - The latest ones
rughulo
rughulo
Ĉu neniu scias , kiel diri ĝin esperante?
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
"Multaj personoj, parolante publike, ne scias kion fari per la manoj, kien meti ilin. Ili tenas la manojn sur la dorso, aŭ - plej malbone - en la poŝoj, aŭ svingas per ili tute sensence, aŭ ludigas ilin per iu krajoneto, aŭ faras kion ajn, nur ne tion, kion ili devus fari en la koncerna momento..." (Ivo Lapenna, Retoriko, 1958, p. 161). - Tamen Lapenna kritikus pli diplomate ol vi kaj verŝajne ne uzus la vortojn "fikutimo" kaj "kojonoj".
4 years ago.
rughulo
rughulo
Kiel dirus Ivo Lapenna ? - ĉar li ja estis diplomato .

Kaj plej grave: kiel oni diras ĝin esperante ?

Dankon pro la trafa respondo!
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Silento foje estas (eĉ plej diplomate) la trafa respondo.
2 months ago.
rughulo
rughulo
silento estas konsento , sed gratulo ne gratas kojonon
2 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Interpreti silenton kiel konsenton estas neprudente.
Tiu, kiu gratas sin estas gratulo. Tamen publike grati siajn testikojn ne estas gratulinde, kaj tial tia gratulo ne meritas gratulon.
2 months ago. Edited 2 months ago.
rughulo
rughulo
En la proverbaro de Z. troveblas multaj neprudentaj eldiroj.

Tame Z. dediĉis ĝin al diplomatoj .

Prezidanto Mark Fettes ne plu gratas siajn kojonojn .
2 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Tame -> Tamen

Diplomato, kiu malkonsentas, tre bone povas diplomate silenti.
8 weeks ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo