Group: Lingva helpejo


riparigi straton


rughulo
By rughulo
July 13, 2014 - 5 comments - 198 visits

Dum migrado en franca regiono Ardeche ( ardeŝo ) s-anino diris:

"Oni riparigas straton! "

ĉu ĝustas ?
Comments
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĝenerale, iu publika aŭtoritato decidas riparigi straton, sed mem
ne riparas ĝin. La esprimo "oni riparigas vojon" tial ĝenerale estas ĝusta,
kvankam konfuzo inter "ripari" kaj "riparigi" estas sama eraro kiel konfuzo
inter "veki" kaj "vekigi", "trinki" kaj "trinkigi", "salti" kaj "saltigi", ktp. Tia
konfuzo kompreneble estas eraro, kaj eĉ grava.
4 years ago. Edited 4 years ago.
rughulo
rughulo
Ĝi estas gramatike ( aŭ laŭsence) erara- sed laŭ mia opinio , ne tro grava .

Viaj respondoj estas ĝustaj.

En konversacio eĉ spertuloj ofte eraras.
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kara ruĝulo, la okazoj,kiam ni akordas, estas markindaj per memorŝtono.
9 days ago.
rughulo
rughulo
Por akordi - necesas pene agordi kordojn - (ekster la fadeno )
6 days ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Ne nepre necesas peni por agordi kordojn, sed necesas agordi kordojn, en aŭ ekster la fadeno, por akordiĝi. Oni ĝuste debatas por agordi kordojn. Agordi kordojn por akordiĝi estas ĝusta celo de debato. Debati nur por vane disputi estas tede kaj povas eĉ naŭzi ĝis instigo retiriĝi de debato.
Saĝe estas debati por agordi kordojn kaj akordiĝi. Debato estas finita, kiam ĉiuj akordas.
Tio estas ekster la fadeno, ĉar ni venis al akordo pri la fadeno kaj ni povas nur vane debati kaj eĉ disputi, vane daŭrigante finitan debaton. Konstati tion ne estas ekster fadeno sed validas por ĉiuj fadenoj. Esperinde kun via konsento, tiu ĉi debato estas finita.
Oni povas foje konstati, ke akordiĝo ne eblas. Tiam la debato povas esti finita aŭ povas daŭri ĝis definitiva tediĝo de debatantoj Tiam racie estas retiriĝi de sencela debato..
5 days ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo