Group: Lingva helpejo


kosovano kosovanoj


rughulo
By rughulo
September  7, 2011 - 5 comments - 815 visits

La ŝovinisma dekstra partio en svisio SVP UDC nuntempe faras politikan kampanjon kontraŭ eksterlandanoj per slogano :

Kosovanoj tranĉas gorĝon de sviso .

Tial juristoj aĉe kvereladas pro la litero "J"

la litero J kiu markas pluralon, ja akuzus ĉiun kosovanon,
Multaj redaktoroj de ĵurnaloj presigas la anoncon sen la litero "J"

Kiel oni dirus ĝin en E-to?
Comments
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Por mi la literon "j" signifas nur "pli ol unu" aŭ uzebla por esprimi geografian nomon kia, laŭ kutimo, oni ĝin reprezentas per pluralo: Alpoj.
Ŝajnas al mi ke, se du Kosovanoj agis tiel, oni rajtas meti la literon en la frazon, ĉu ne?
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kio estas E-to?

En kiu svisa (krokodila) lingvo la litero J signas pluralon?

Se ili tranĉis la gorĝon de senmona sviso por ŝteli lian monon,
tio estas kasa vano, tamen krimo.

Tamen se nacioj ne ekzistas, svisa nacio ne ekzistas, nek
kosova, kaj nek kosovanoj ekzistas , nek svisoj. Do neekzistantoj
murdis neekzistanton. Tio ne estas ordinara okazaĵo.

Laŭ mia humile neŝovinista opinio, necesas sendiskriminacie aresti kaj juĝi tiun
aŭ tiujn murdintojn, eĉ se ilia nacio ne ekzistas nek tiu de ilia viktimo.

... kun aŭ sen J.
6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Temas pri jena varbanonco por subskribi popoliniciativon "Haltigu la amasan enmigradon":
http://tinyurl.com/3dbk23n

"Kosovaren schlitzen Schweizer auf" signifas "Kosovanoj entranĉas svisojn" kaj estas aludo al okazinta krimo de unu kosovano entranĉinta la gorĝon de unu sviso (sen artikolo "Schweizer" povas esti singularo au pluralo). Se oni uzas la pluralon kosovanoj, tiam oni komprenigas ke ĉiuj kosovanoj estas krimuloj. Multaj gazetoj rifuzis publikigi chi tiun anoncon, sed iuj ŝajne tamen faris tion uzante la singularon kosovano, kun la hipokrita argumento ke tiamaniere ne estas kolektiva krimigo de tuta popolo. Tamen la leganto ja povas subkompreni ĝuste tion.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Kara Pierre Levy - via humuro kaj sarkasmo superas ĉiajn limojn.

la litero "J " signifas ne nur pluralon en nia lingvo, sed ankaŭ siglon por judoj . ( la svisa nacio inventis ĝin ) Tial gravas faktermino " la nacio" . Zamenhof multe verkis pri tiu malfeliĉa esprimo.
Hodiaŭ la TV ĵurnalistoj ĝoje komentis . La ekskosovano Shakviri pafis tri golojn por la nacia futbalteamo de svisio.
Sed la vero estas, ke li estas naturalizita svisa civitano.
En intervjuo li timas tamen la reagon de svisoj.

Kun J kaj F kaj S vin salutas

Sob la naciojn
6 years ago.
rughulo
rughulo
respondo al Riŝo pri "alpoj"

La origina signifo de "alp" ne estas geografia - sed paŝtejo sur montoj. Tial ne povas ekzisti "alpoj " kiel geografia faktermino , sed nepre svisaj alpoj- francaj alpoj - aŭ plej ĝuste aŭstralia alpa montaro.

Pli grava ol la litero " J" estas la fia senco de radiko mem - kio evidentas por " kosov" en tia kunteksto
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo