Group: Programs and programming (Esperanto)


Ĉu uzulo aŭ uzanto?


Denizo
By Denizo
July 23, 2008 - 7 comments - 1 223 visits

Por mi gravas, ke estas pli-malpli unueco en la uzo de lingvo koncerte komputilaĵoj.

Laŭ mia observoj la plejmulto de komputiluloj uzas kaj skribe kaj dire la vorto "uzanto".

Do, kial vi uzas uzulo ĉe la ĉefpaĝo de tio ĉi grupo?

Amike
D
7 comments - The latest ones
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Li…
Se mi bone memoras, la vorto "uzulo" estis inventita de Sergio Prokrovskij, kaj proponita en lia "Komputada leksikono". Lia ĉefa argumento estis, ke malfacilas adjektivigi la vorton "uzanto". "Uzanta manlibro" ja ne eblus, dum "uzula manlibro" estus tute klara.
En la praktiko tamen preskaŭ ĉiu uzas "uzanto".
9 years ago.
Denizo has replied to Flandra Esperanto-Li…
Interese... Tiun argumenton mi neniam antaŭe aŭdis. Ĝi fakte estas bona.
9 years ago.
Paŭl has replied to Denizo
Ĝi estas bona, sed se oni iom pli longe pensas ... Ĉu ni ne plu diru "la parolanto" sed la "parolulo", pro tio, ke la formo "la parolanta pantalono" ne eblas? Ne, ni ne diras anstataŭe "la parolula pantalono", sed "la pantalono de la parolanto". Same pri "uzanta manlibro". Eblas facile solvi per "manlibro por uzantoj", "uzanto-manlibro" aŭ simile. Ne necesas enkonduki novan formon.
9 years ago.
Piechjo
Piechjo
Prave, manlibro por uzantoj kaj uzanto-manlibro ambaŭ estas bonaj. Kun "uzulo" - al mi ŝajnas ke uzado estas ligita ĝuste al la karaktero de tiu persono (homo kiu uzas aliajn/kiu uzas drogojn a.s.).
9 years ago.
Felipe Castro
Felipe Castro
Iam, mi ridegis kiam iu, argumentante kontraŭ la uzado de "uzulo", diris: kiu estas tiu monstro? :-)
8 years ago.
Maristo
Maristo
Uzulo estas taŭga alternativo
4 years ago.
An Olijslagers
An Olijslagers
Por terminologio pri komputiloj, mi uzas la verkon de Yves Nevelsteen. Vidu komputeko.net
Tie vi trovos cxiunj terminologiojn koncerne komputiloj.
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Programs and programming (Esperanto)