Group: 34a Kataluna Kongreso de Esperanto


Elstara kongreso


Arno Lagrange
December  9, 2008 - 2 comments - 665 visits

La Kongreso en Sabadell proponis riĉan programon eĉ kun prelegoj okazantaj samtempe, tiel ke ne eblis ĉeesti ĉiujn programerojn. Kongresa temo estis "Esperanto kaj tutmondiĝo" kaj aro da prelegoj rilatis al ĝi kun elstaraj oratoroj : Humphrey Tonkin, A Giridhar Rao, Abel Montagut, Nicole Margot, Òscar Puig. Sur la podio kaj en la salono estis internacia partoprenantaro. Katalunaj Kongresoj jaron post jaro fariĝis internaciaj altnivelaj renkontiĝoj do ne simplaj naciaj renkontiĝoj. Apud la kongrestemaj prelegoj oni ankaŭ povis aŭskulti diversajn aliajn prelegojn pri Esperanto-kulturo, lingvistiko, Esperanto-movado, mondaj problemoj, literaturo, komputiko,.... Entute pli ol dudek kulturaj programeroj. Impresis kiel Esperanta Universitato.
En la distra programo rolis Teatro Trupo de Tuluzo, la argentinano Alejandro Cosavela, kaj la svedo Martin Wiese : ankoraŭ tute internacia artistaro. Al tiu riĉa programo aldoniĝis varma koridora etoso, vivanta libro- kaj disko-servo kun multaj varmkoraj interhomaj renkontiĝoj.
La ferma solenaĵo estis aparte emociiga pro la tre amika omaĝo al longjara batalanto Llibert Puig kaj simpatia ĝisado de ellandiĝonta Hèctor Alòs.

Anoncita programo

The topic of this discussion has been edited by Arno Lagrange 8 years ago.

Comments
Arno Lagrange
Arno Lagrange
Bv legi detalan personan raporton de Lluís Batlle, kun ligiloj al registritaj prelegoj.
8 years ago.
A Giridhar RAO
A Giridhar RAO
bonega resumo, arno! mi ofte revenas mense al tiuj magiaj tagoj - dankon!
8 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join 34a Kataluna Kongreso de Esperanto