Group: IJK 2009 en Liberec'


IJK 2009


Łukasz Żebrowski
April 16, 2008 - 2 comments - 1 036 visits

Bonvenon al grupo pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009 en Liberec'.

La kongreson organizos ne unu, kiel kutime, sed tri Landaj Sekcioj. Temas pri la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto Junularoj, ĉar Liberec’ situas en la regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.

Nomo de la urbo rolos ankaŭ kiel temo de la 65-a IJK kaj ĝin la organiza teamo intencas pritrakti diversflanke. Komencante de tradiciaj liberecoj formiĝantaj ekde apero de la homa civilizo, kiel ekonomia, religia, aŭ pli vaste spirita liberecoj, trabsirante al demokratio, kiun formas ekzemple persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo kaj finante per relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas modernigon de la “globa vilaĝo”. Kaj temas ekzemple pri konfronto de kopirajtoj kun libereco en programara mondo.

Dum la kongreso okazos ankaŭ diversaj ekskursoj, interalie al la ĉeĥa ĉefurbo Prago. Apartan atenton valoras doni al la fakto, ke IJK ankoraŭ neniam okazis en Ĉeĥio.
Comments
LaPingvino
LaPingvino
Bone :)

Sed unue ni festu en Szombathely :D kaj post tiam ni vidu (mi nepre ŝatus veni kompreneble!)
9 years ago.
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
Jam eblas rete aliĝi al IJK 2009 en Liberec'! Unua aliĝperiodo daŭras ĝis la 31-a de januaro, do rapidu! Uzu la kutiman retadreson: www.tejo.org/ijk

La 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en urbo Liberec' en Ĉeĥio. "Liberec'" rolos ankaŭ kiel kongresa temo - libereco en ĉiuj ties formoj. La aranĝon organizas kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Urbo
Liberec situas 100 km norde de Prago, apud la ĉeĥa-germana-pola trilandlimo.

Antaŭe okazos antaŭkongreso en Vieno, trajna karavano el Francio kaj bicikla el Szczecin (Pollando). Poste okazos karavano al la UK en Bjalistoko, kiun sekvos MIRO en Kroatio.

Detalojn pri la kongreso kaj la kongresurbo serĉu en la IJK-retpaĝaro www.tejo.org/ijk kaj en la Vikipedio en Esperanto:
eo.wikipedia.org/wiki/IJK_2009
eo.wikipedia.org/wiki/Liberec'
8 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join IJK 2009 en Liberec'