Group: Hunde - Dogs - Chien - Hundoj


du hundojn alkutimigi al un la alia


Erika Toth
March  1, 2009 - 404 visits

Ĉu iu havas bonajn proponojn por ni pri tio, kiel ni povus niajn du hundinojn alkutimigi? unu estas 6 jarojn aĝa "cocker spaniel" kaj la alia 12 monata "golden retriever".
Nia pli aĝa estas tre amika, atentema. Sed tamen jam 3 fojojn provis ataki la etulinon. Bonŝance ni tuj interrompis la atakon, sed la etulino (kiu principe jam preskaŭ samgranda, kiel la alia) tre ektimis.
Ni estis en la kampo kun ambaŭ por havi neutralan terenon, sed ankaŭ tio provatakis unufoje la pli aĝa la junan.
Nun ni ne plu kuraĝas lasi ke ambaŭ estu samtempe liberaj: interŝanĝe estas liberaj en la korto dum la alia estas en ĉambre. Fine ni povus dividi nian korton ke ili havu ambaŭ propran terenon, sed eble estas ankoraŭ iuj proponoj, ebloj...ja nia pli aĝa kun aliaj hundoj ĉiam kundutis pacience, amike, kaj la alia pli juna venas el "bonkonduta, kvieta familio".
Bonvolu helpi, se vi havas spertojn, ideojn.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Hunde - Dogs - Chien - Hundoj