Group: amikoj de Kastelo Greziljono


Per varia programo 2011 defias nia verda kastelo Greziljono


Esperanto-Kastelo Greziljono
20 May 2011 - 437 visits- Permalink   |   Translate title into English

10 kursoj, 20 animantoj, 30 programeroj, 40 tagoj.
Oferto por via gusto kaj ĉies gusto.
Vivigu la kulturdomon per via ĉeesto.

julio-17/23: Pedagogia semajno. Seminario
pri « Esperanto en la oficiala edukadsistemo »
Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj

julio-23/30: Alternativa semajno
(ekologio, kuracmetodoj, verda turismo).
E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj

julio-30/aŭg.-06: Turisma semajno.
Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene.
Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze.

aŭgusto-08/15: Junulara renkonto internacia FESTO
kun muzika estivalo, organizata de JEFO

aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj.
Post-FESTO tuj post FESTO.
Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso

julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika prezento
de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj:
Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo

Konsultu plu:
Jara agendo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique2
Somera programo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
Kursoj kaj instruantoj: http://gresillon.org/spip.php?article76
Aktivaĵoj kaj animantoj: http://gresillon.org/spip.php?article71
Aliĝilo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique21
Tarifoj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique15


Kaze de aliĝo kun antaŭpago de 100 €
almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco de la restado
la ĉio-inkluziva prezo reduktiĝas je 5 %.
Redukto de 20 € por plursemajna restado.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)