![]() |
Ipernitaj gastigantoj
|
| Subject | Author | Replies | Updated |
|---|---|---|---|
| new Bona, sed malmultekosta tranoktebleco en Lisbono |
|
0 |
|
| Gastigaj spertoj |
|
0 |
|
| Informo de Milica |
|
0 |
|
| Rekomendoj kaj sugestoj |
|
1 |
|
| Emmanuel gastigas tra Pasporta Servo (video) |
|
2 |
|
| Landoj de la aliĝintoj (laŭ propra difino) |
|
15 |
|
| listo, lokigo |
|
2 |
|
Ipernito permesas tujan virtualan kontakton kun pluraj homoj loĝantaj dise tra la mondo. El tio fontas sento de amikeco kiu povas esti pli fortika kaj riĉiga pere de malvirtualaj renkontiĝoj. La fondinto de ĉi grupo proponas krei liston de gastigemaj esperanto-parolantoj. Aliĝontaj membroj mem decidos sub kiuj kondiĉoj ili pretas gastigi homojn (restadtempo, jarperiodo, loĝkondiĉoj, profilaj preferoj, ktp.). Ankaŭ povas sinproponi ene de la listo tiuj homoj kiuj ne povas gastigi sed ja ĉiĉeroni aŭ doni helpajn informojn al vojaĝantoj. Unua sugesto por novaliĝintoj estas krei mem slipon, ekzemple: Mi estas Peter (Petro) Taylor el Leeds, Britio. Mi havas liberan liton por unu gasto dum somero. Gastigado dependos de laboraj bezonoj kaj familiaj vizitoj. Sendu vian gastigpeton tra mia iperadreso. La grupo povas ankaŭ konsideri inversan proceduron, t.e., oni povus publikigi mesaĝon pri planita vojaĝo kaj aliaj grupanoj povas laŭdezire proponi helpojn.
Feeds of Ipernitaj gastigantoj
–
Latest docs
|
Latest topics