Group: Esperanta fotorondo


Internacia Fotokonkurso de Ondo de Esperanto


Lodchjo - Lxxx Photography
August 19, 2008 - 702 visits

Internacia Fotokonkurso
---------------------------------

Post dek sukcesaj konkursoj (1998­2007) la redakcio de "La Ondo de
Esperanto" invitas al partopreno en la dek-unua Internacia Fotokonkurso.
En la fotokonkurso rajtas partopreni cxiu fotemulo amatora aux profesia,
sendepende de la logxlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per
maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti
koloraj aux nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj
senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso,
Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj
devos atingi la sekretarion antaux la 1-a de decembro 2008.

La konkursajxoj devas esti subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta koverto
kunsendata devas esti slipo kun la pseuxdonimo, auxtenta nomo, posxta adreso
kaj retadreso (se estas) de la auxtoro. Oni povas aldoni titolon aux klarigan
noton al la fotoj. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj
aux publikigitaj.

Jugxkomisiono aljugxos premiojn al la lauxreatoj:

1. 50 euxroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto" en 2009.
2. 25 euxroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto" en 2009.
3. Abono de "La Ondo de Esperanto" en 2009.
- Speciala premio (50 euxroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto") por la plej
bona foto pri la temo "Vizagxoj".

Cxiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en "La Ondo de
Esperanto". La organizanto de la konkurso havos gxis la 31a de decembro 2010
ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo
kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj
la auxtoroj.

Halina Gorecka
sekretario

Legu pri la antauxaj fotokonkursoj kaj vidu plurajn premiitajn fotojn en
la retejo de "La Ondo" www.esperanto.org/Ondo en la rubriko
"Internacia Fotokonkurso"

Halina Gorecka & Aleksander Korzhenkov
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1205, Ruslando
Rete: sezonoj@kanet.ru

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Esperanta fotorondo