Group: Esperanta fotorondo


Ipernity-renkontiĝo en Antverpeno (Belgio)


Lodchjo - Lxxx Photography
August  7, 2008 - 4 comments - 1 686 visits

... dum la semajnfino de 20 kaj 21 septembro 2008 en Antverpeno (Belgio)

La adreso:
Elcker-Ick Centrum
Breughelstraat 31
2018 Antverpeno

Kadre de foto-ekspozicio de kelkaj konataj, profesiaj fotistoj, venis la ideo ligi tion ĉi al Ipernity-renkontiĝo.

La programo :

Dum via vizito vi povos sabate kaj dimanĉe admiri 50-on da fotoj de profesiaj fotistoj, kaj spekti ĉen-projekciadon sur granda ekrano de fotoj faritaj de Ipernity-membroj.

La Ipernity-renkontiĝo mem estas antaŭvidita je dimanĉo, la 21an de septembro 2008, je la 10a horo, kun la ebleco poste fari fotojn en diversaj lokoj en Antverpeno, laŭ viaj tempo kaj emo.

Ĉio ĉi en agrabla kadro kaj vera Ipernity-etoso.

PS: por pliaj informoj, ne hezitu sendi mesaĝon!!

The topic of this discussion has been edited by Lodchjo - Lxxx Photography 5 months ago.

Comments
Paŭl
Paŭl
Kie estas "Anvers"? Tiu loko ne estas en mia mapo ...
9 years ago.
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Tre bona afero. Se mi trovos ie monon, mi klopodos veni.
9 years ago.
Lodchjo - Lxxx Photo… has replied to Lars Sözüer
se estas bona vetero, biciklu?!
9 years ago.
Lars Sözüer has replied to Lodchjo - Lxxx Photo…
Tro malfrue. Ni aĉetis jam trajnbiletojn.
Cetere, unuaklasajn. Alina kaj Melanie devos longe muziki!
9 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Esperanta fotorondo