Group: Esperanto-Komunumo


Kunveno por tutamerikaj esperantistoj en DV - Ĉu vi partoprenos?


Kyutaro
By Kyutaro
September 11, 2011 - 306 visits

Karaj samideanoj,

Vi estas afable invitataj por kunsido, kune kun aliaj amerikaj geesperantistoj kaj interesiĝantoj, pri lernado, praktikado kaj uzado de Esperanto en Dua Vivo (Second Life).

Dato: 18a/Septembro/2011
Horo: 4:00 ptm en Dua Vivo; 7:00 ptm (Novjorko); 8:00 ptm (Braziljo)
Loko: Esperanto-Lando en Dua Vivo (Second Life)

Tiam ni diskutos:

1- Ĉu estas interesatoj el Nord- Mez- kaj Sud-Ameriko pri lernado de Esperanto en Dua Vivo;
2- Se ne, kion ni, geesperantistoj en Ameriko, povus fari por la praktikado de Esperanto kaj alproksimiĝo unu al la aliaj?
3- Kiel varbi amerikanojn por partopreni la grupon Esperanto-Komunumo kaj subteni Esperanto-Landon?
4- Ĉu ni povas interkonsenti pri komunaj horoj por kunestado en Dua Vivo?

Obs.: Se vi neniam eniris Duan Vivon (Second Life), petu de ni informojn kaj helpon por tio.

Amike,
nome de la Estraro de Esperanto-Komunumo:
DV: Kyutaro Osumi - RV: José Simas

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Esperanto-Komunumo