Group: Esperantistoj


Bonvenon!


LaPingvino
October 16, 2007 - 12 comments - 2 339 visits

Saluton!

Ĉi-tiel mi volas bonvenigi ĉiujn novajn membrojn de ipernity kaj precipe tiujn kiuj laste aliĝis al ĉi tiu grupo. Eble vi povas ĉi tie iom prezenti vin, kaj nepre alŝutu fotojn ktp al ĉi tiu grupo.

Mi mem estas LaPingvino, la kreinto de ĉi tiu grupo. Mi vervive nomiĝas Joop Kiefte. Mi estas tempe de ĉi tiu skribado 18-jara kaj mi studas komputikon. Mi vere tro ŝatas Esperanton kaj mi faras Esperantajn aferojn kun multe pli da plezuro ol ĉiujn aliajn aferojn.
12 comments - The latest ones
Dmitri Breĉalov
Dmitri Breĉalov
Saluton La Pingvino!

Dankon pro via bonvenigo. Do, mi prezentu min.

Mi estas programisto kaj fotisto (nun ĉefe la dua ol la unua). Oni min scias sub kromnomo dmych en al Reto. Mi loĝas en Moskvo, Rusio. Kaj mi ege ŝatas Esperanton.

Ĉi-tie mi subite trovis miajn malnovajn geamikojn, do la retejo pli kaj pli plaĉas al mi. :) Mi nepre alŝutu miajn fotojn en la grupon. :)
10 years ago.
Jan Popelka
Jan Popelka
Saluton al ĉiuj aliĝintaj kaj aliĝontaj!

Mi ankaŭ iomete prezentu min.

Mia nomo estas Jan Popelka, vervive mi kromnomiĝas PoPo sed en interreto ofte popojan, ĉar PoPo kutime estas jam uzita. Mi loĝas en Prago, Ĉeĥio.
Mi esperantistiĝis ĉijare antaŭ nelonge (sed mi eksciis pri Esperanto kaj ellernis unuajn kvar lecionojn (kaj pigrante forlasis tion)) antaŭ kelkaj jaroj).
Mi estas 24 jaraĝa.
Ankoraŭ ĝis nun mi ne tute ellernis mian lernolibron sed krome mi lernas retbabilante ktp...

Ankaŭ mi estas programisto (nun bakalaŭro kaj plu studas) kaj (tre) laika cifereca fotisto (ĉefe la unua ol la dua:).

Ĉi tie mi certe trovos amikojn kaj pliboniĝos en Esperanto malperforte kaj amuzmaniere. (Tial bonvolu atentigi min pri miaj eraroj per privataj mesaĝoj).
Pli da informoj pri mi en mia profilo.
10 years ago.
Kamelo
Kamelo
Saluton al cxiuj geamikoj. Mi nomigxas Kamelo kaj venas de Cxinio. Mi logxas en Jiujiang urbo Jiangxi provinco, kaj deziras amikigxi kun esperantistoj tute monde.
10 years ago.
Roland Platteau
Roland Platteau
Mian nomon vi jam vidas! En Vikipedio mi iam (ne plu) kontribuis sub nomo Eliott, kaj en Ĝangalo sub nomo Colley.
Mia urbo estas Arras, norde de Francio. Mi estas nun jam maljuna malgaja oficisto. Kio alia? Ke mi ŝatas Esperanton ne estus rivelo ĉi tie! Mi esperantiĝis en 1999 Mi havas TTT-ejon kun miaj tradukoj ene, ties adreso estas en mia ĉi-tiea blogo.
9 years ago.
Karlo Batalanto
Karlo Batalanto
Saluton!
Mi estas Karlo (portugallingve Carlos) Batalanto. La kialo de tiu "Batalanto" estas, unuavice, ke mi tre harmoniiĝas kun la figura senco de mi komprenata pri tiu vorto. Due, ĉar iam la eksprezidanto de Brazila Esperanto Ligo, pro miaj koplodoj divastigi E-on en mia urbo, nomis min "batalanto". Tio por mi estis granda feliĉo...
Mi esperantiĝis de antaŭ kvar jaroj kaj duono (pli malpli). Mi studas fizioterapion en fakultato, laboras helpante mian patron por lia entrepreno pri retpaĝfarado kaj administrado, instruas batalartojn... nenio speciala...
Nuntempe mi eklernas pri Fotoŝopo...

Grandajn Brakumojn
9 years ago.
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Saluton karaj samideanoj kaj geamikoj de tiu grupo!!!

Mi estas Michel (prononcu : miŝel) aŭ Mike59 ĉe Lernu!
Nova membro ĉe "Ipernity", mi vere ŝatas tiun lokon - kie oni estas en vera
Esperantio, ĉu ne?

Kore kaj amike el norda Francio!
9 years ago.
Kembali44
Kembali44
Saluton al ĉiuj geamikoj.
Mi nomiĝas Hans. Mi estas nederlanda kaj loĝas di Balio, Indonesio. Mi deziras amikiĝi kun esperantistoj tute monde.
9 years ago.
Vitoresperanto
Vitoresperanto
Saluton! mi nomigxas vitor. Mi estas muzikterapiisto kaj laboras kun mensmalsanaj personoj. Mi amas Esperanton kaj sxatas disvasti la Brazila muziko per Eo. www.ipernity.com/group/34088 . Mi ankaux tre sxatas: www.orkut.com.br/CommMsgs.aspx?cmm=7519574&tid=5234012271226765541
9 years ago.
Flamafloro
Flamafloro
Saluton al vi cxiuj!
Mia nomo estas phượng (phuong), mi logxas en hanojo - cxefurbo de vjetnamio. Nun mi havas 21 jarojn kaj mi ankoraux estas studentino, Mi studas pri banko.
mi estas nova membro de "Ipernity" sed mi tre sxatas tiun lokon cxar cxi tie mi povas konatigxi kun multajn samideanojn.
Mi amas lingvojn kaj plej estas esperanto.
Mi deziras amikigxi kun esperantistoj tute monde.
Bonan tagon kaj bonan sanon^^
8 years ago.
Dariusz Uzieblo
Dariusz Uzieblo
Saluton karaj geamikoj!
Mi estas Polo kaj nun mi loĝas en Varsovio. Se vi volas pli multe ekscii pri mi mi bonvenas al mia duligva ĉefago - jen ligilo: http://duzieblo.ovh.org
8 years ago.
Mondocivitano
Mondocivitano
Saluton al ĉiuj geamikoj.Mi vivas en Brazilo!
6 years ago.
Larisa Kuzmenko
Larisa Kuzmenko
Saluton al ĉiuj membroj de la grupo! Mia nomo estas Larisa kaj mi loĝas en Rusio en la urbo N.Tagil. Ĉi tie ni havas e-klubon. Vi povas rigardi kaj preni niajn fotojn de nia kluba reto -
www.k9698.narod.ru Esperanto estas tre bela lingvo por komunikado.
3 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Esperantistoj