Dankon por aŭ dankon pro?

posted by Salla
Posted on Saturday September 19, 2009 at 15:48. 248 visits. ( permalink )
Saluton, mi ne estas certa, ĉu tiu loko estas ĝusta por mia demando. Mi estas komencanto kaj mi volas lerni aferojn.

Ĉu estas io regulo, kiam oni diras "dankon por" kaj kiam "dankon pro" aŭ ĉu mi povas uzi tiun kiun mi volas?

En la lernolibro "Esperanto by direct method" de Stan Marcek estas ekzembloj pri ĉi tiu afero "Por kio vi venis? - Mi venis por vidi vin! (Mi venis, ĉar mi volis vidi vin.) kaj Pro kio vi venis? - Pro tio, ĉar mi volis vidi vin.

Amike Salla

5 Replies

Michael Lennartz says:
"dankon por" kaj "dankon pro" estas egale uzeblaj.

PIV1977 konas
- "danki al iu pro io" (aŭ: danki iun pro io) ,
- "danko de iu al iu pri, pro io".

En la ekzemploj PIV1977 preferas "danki por". Tiu estas Zamenhofa maniero.

Mi rekomendas "danki + akuzativo + pro". Uzo de dativo ("al") kaj "por" ne estas malĝustaj.

Cetere mi ne demandus "Por kio vi venis?" sed: "Kial vi venis?"
Posted 3 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Fundamente por indikas la celon, kaj pro indikas la kaŭzon. Iuj dankas por, kaj aliaj pro....
Mi ĝenerale uzas "danki pro".
Posted 3 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi persone uzas nur "danki pro", ĉar mi kredas ĝin pli logika. Sed "danki por" havas longan historion (ekde Zamenhof) kaj estus iom stulte riproĉi tiujn kiuj uzas ĝin.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Salla says:
Dankon! Certe estas pli bona diru "Kial vi venis?" Tiu ekzemplo nur blufis min. Kaj mi devas iomete pensas pri viaj respondoj, ke mi komprenas ĝuste kaj rememoras tiujn.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Ĉu estas pli bone diri "Kial vi venis?" aŭ ĉu "Por/pro kio vi venis" dependas de la dezirata grado de precizeco.

1) Kial vi venis? Plej ĝenerale/larĝsence/malprecize, kaj plej kutime
2) Pro kio vi venis? pli-malpli egalas Kio kaŭzis vian venon, kio instigis vin veni?
3) Por kio vi venis? pli-malpli egalas Kun kia celo vi venis, por kion atingi?
Posted 3 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...