Iamaj kaj nunaj AVANGARDAJ ESPRIMOJ

posted by A Attilio Liotto
Posted on Tuesday March 10, 2009 at 17:30. 169 visits. ( permalink )
Ĉipaĝe ni analizas iamajn kaj nunajn avangardajn esprimojn
* * * * * * * * * * *
Vasilij EROŜENKO (Rusio) El “La printempaj skizetoj”
Aprilo 1923
Mortiĝo de la saliko
La printempa venteto trapasis nian ĝardenon. Li tuŝis ĝentile la arbojn dormantajn, li kisis ameme la potflorojn sorĉitajn de l’ vintra malvarmo kaj diris al ili:
“Vekiĝu, printempo venas!”
Kaj ĉiuj arboj dormantaj kaj ĉiuj floroj sorĉitaj ekspiris profunde, ekspiris libere; nur la saliko ĉe mia fenestro daŭrigis dormeti, malĝoje klininte sin ĝistere...
***
La suno printempa ĉion amanta, ĉion varmiganta helsuno karesis la arbojn, dorlotis la florojn en nia ĝardeno dirante:
“Ne timu la vintron, ĝi pasis; renkontu printempon feliĉan, ĝi venas!”
Kaj ĉio en nia ĝardeno ekĝojis, kaj ĉio komencis sin vesti je belaj printempaj luksvestoj, nur la saliko ĉe nia fenestro ne ĝojis, ne vestis sin por la printempa festo. Malĝoje ĝi klinis la branĉojn nudajn...
***
La rozbrila printempa nubeto pasante en la alta ĉielo salutis la teron, salutis nian ĝardenon per vivdona printempa pluvo.
“Ekĝuu la vivon,... la bela printempo ja venis!” kriadis la gutoj vivdonaj falante el la nubeto rozbrila, kaj ĉio vekiĝis kaj ĉio ekkantis per floroj, bonaj odoroj la himnon al la bela printempo; nur la saliko ĉe mia fenestro silentis, ĝistere la branĉojn klininte, kaj de la branĉoj faladis surteren la gutoj similaj al perlaj larmoj, -- la saliko ploris pri io...
Estis printempa vespero. Aperis la luno trankvila, revema; post ŝi, unu post unu aperis la steloj trankvilaj, revemaj...
La ranoj ekkantis la himnon por ilin saluti. Kun ĝojintereso la luno kaj steloj rigardis la teron, lavintan per la printempa pluvo; kun knabinscivolemo ili ekrigardetis en nian ĝardenon, kaj ĉio en ĝi salutis ilin per bonaj odoroj, per novmalfermitaj burĝonoj; nur la saliko ĉe mia fenestro estis malĝoja kaj de la branĉoj malĝoje klinintaj ĝistere faladis la gutoj similaj al perloj brilantaj – la saliko ploris...
“Pro kio ĝi ploras?” demandis la luno trankvile, reveme.
“Ne scias...” respondis la steloj reveme, trankvile.
***
Sekvantan matenon mi aŭdis la mastrinon doni ordonojn al la servistaro. Interalie ŝi diris:
“Haku for la salikon ĉe tiu fenestro, ĝi estas ja morta. Mi volas planti tie alian pli belan, pli junan arbeton...”
(El “Rakontoj de Velkinta Folio”)


* * * * * * * * * *
Bernard Golden, al la plej multaj esperantistoj konatas kiel aŭtoro de fakajartikoloj, multaj, longaj, detalriĉaj, kritikaj kaj rigoraj. Malpli li konatas kiel beletra verkisto, sed li ja rikoltis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj. Unu el liaj novelaroj estas Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ, kiu enhavas 12 mallongajn novelojn, el kiuj pluraj kun temoj, kie li uzas sian profesian arkeologian fakon.
* * *
Futbalo de Bernard Golden.
Artikolo el „La Ondo de Esperanto, julio 2006”
Semper idem: faligante severan kritikon sur “perversojn de la profesia sporto” mi ŝparas indulge la futbalon. Neniu rezono inklinos min aldoni la voĉon al la ĥoro, kiu priridas moke “dudek du idiotojn surkampe, dek mil idiotojn ĉerande kaj kelkmilione da idiotoj antaŭekrane”. Ĉar restante azenobstine inter tiuj kelkaj milionoj, mi aprecas tro senpere certan internan rezonon por la spekto. Kaj mi tute ne trovas ĝin stulta. La duakta spektaklo, kiu sin ludas sur aperta areo estas ja pura faro de kreo, libera improvizo, komuna verko, interplekto intelekta. La cetero gravas, sed ĝi sin prezentas kiel io de la dua kaj tria rango.
La futbalo ne rezistas al la tiranio de modo. Tio ne estas fatala, kvankam povas noci. La tro longaj uniformoj ege malhelpas la movadon. La tro glate razitaj kranioj tro glite reflektas la pilkon. Do, iom suferas la plenuma tekniko. Iom pli suferas mia estetika percepto. Ne gravas. Kaj krome, ĉi-foje la modo ne estas tiom terura tirano: malpli da kalvaj kapoj kaj ŝajne ne videblas (ve, videblas!) tatuaĵoj, nek orel- kaj nazringoj.
Mia amiko ridetis ironie, aŭdinte la replikon pri razitaj kranioj.
— La missendo kapofrapa, — li diris, — neniom nocas la impreson pri la ludo. Ĉar ĝi aldonas intrigon. Kaj se ni konsideros la ĉiam aktualan rolon del aera etaĝo.
— Al mi ne ŝajnas, — mi respondis, — ke la ĉampionado manifestas la tendencon ignori la teretaĝon. Kaj ĉu senŝerce al vi ŝajnas ke per missendoj saturiĝas la luda intrigo?
Paciga premiso de tiaj dialogoj estas ke mia amiko ne apartenas al la taĉmento de partizanoj del altaera ludo. Nederlandanoj, argentinanoj, hispanoj ĉu japanoj… nur ne angloj kun iliaj eternaj golatencaj ŝveboj… sed pri futbalaj gustoj oni ne disputu.
Iomgrade la futbalo estas universala spegulo. Tiuokaze la nuna ĉampionado reflektas bonan dinamikon eksterkampe. La ludo iĝis iom malpli kruela, pli konstrua, pli kunlabora. Iomgrade tiuj gazonoj de Germanio estas optikaj fokusoj de la mondo, eble lastajare ĝi iĝis pli paca kaj krea.
Nenio elemente nova ekzistas sub la luno. En tiu ĉi komunkoncepta senco ĉio, kio kreas, aperas kun elementaj banalaĵolj. Banala estas la pilko. Banala estas la tasko de la teamo. Ordinaras la simplaj vizaĝoj del teamanoj. Triviale plata kuŝas sub iliaj piedoj la kvarangulo del gazono. Sekvamomente ĉiu ĉi diverssubstanca elementoporta kumulo kunmiksiĝas, perturbiĝas, kunfandiĝas kaj el “fluo kaj floso de bunta ĥaoso” emerĝas miraklo.
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * **
De Bernard Golden, vidu ankaŭ la dosieron: "Komplika transitiveco en Eo". La aŭtoro proponas solvon por la malfacila transitiveco en esperanto.
La dosiero troviĝas en “ELIRO” (Esperanto Literatura Internaacia Rondo) atingu ĝin klakante la sekvban ligilon: > groups.google.com/group/eliro/files

1 Reply

A Attilio Liotto says:
Kritikoj kaj sinceraj opinioj estas tre aprecataj
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...