|
KIEL DEEŬROPIGI ESPERANTON
Posted on Wednesday November 12, 2008 at 15:57.
1 409 visits. (
permalink
)
|
KIEL DEEŬROPIGI ESERANTON
Per la suba eseo de KIMURA Goro Christoph, unu el la plej eminentaj esperantistoj, mi esperas altiri la atenton pri la absoluta neceso demokratigi esperanton kiu post 120 jaroj ankoraŭ konservas la originan pekon, nome ĝi ankoraŭ estas lingvo imperie eŭrocentra, absolute ne neŭtrala kaj eĉ akre diskrimina.
Mi alvokas specife la neeŭropecajn esperantistojn; tempas ke ili estu pli influaj, ke ili enportu esperanten ne nur la proprajn vortojn (komence kiel sinonimoj ne nur de la “mal-vortoj), sed ankaŭ la propran kulturon, la proprajn trafajn dirmanierojn. Esperanto povas ŝanci al dua lingvo por ĉiuj, nur se oni povos per ĝi esprimiĝi pli malpi samnivele kiel en propra denaska lingvo, ni ĉiuj kunlaboru favoral vera lingva demokratio.
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
ĈU EBLAS DEEŬROPIGI ESPERANTON?
KIMURA Goro Christoph
Du perspektivoj de Esperanto
“Tiu, kiu propagandas, ke Esperanto estus neŭtrala lingvo kaj neniun malavantaĝus, estas senhonta mensogulo. Certe Esperanto estas pli bona ol tio, ke ĉiuj terloĝantoj devas paroli anglan imperiisman lingvon, sed ankaŭ Esperanto estas, kiel eŭropa lingvo, sufiĉe detruega kontraŭ ne-eŭropaj kulturoj samkiel eŭropaj imperiismaj lingvoj.“
Antaŭ ĉirkau dek jaroj, unu japano loĝanta en Eŭropo, KUBOTA Taro, disdonis flugfolion, kiu akre kritikis la eŭropecon de Esperanto. Ĉi supre mi citis parton el tiu flugfolio. Raraj kaj valoraj estas tiuj frazoj tial, ĉar ili estas skribitaj en Esperanto. Rara pro tio, ke kutime japanaj kaj aliaj aziaj esperantistoj estas sufiĉe akceptemaj pri la eŭropeco de la internacia lingvo. Se pli kritikema, ili ja ne lernintus ĝin. Kaj valora pro tio, ke la skribinto, malsame al multaj aliaj similaj kritikantoj neesperantistaj, ne simple uzis tiun kritikpunkton por devalorigi Esperanton sed volis instigi al konstruiva diskuto ene de la lingva komunumo.
Kian vizion la verkinto de la flugfolio do prezentas pri la perspektivo de Esperanto? Li skribas, ke li “havas (nur) du respondojn.” La unua, “ideala solvo“ laŭ li estas, “ke idealistoj proponos neologismon el ne-eŭropaj lingvoj kaj tre malrapide ŝanĝos Esperanton en pli neŭtralan lingvon. Intertempe Esperanto fariĝos ’malfacila’ por eŭropanoj, sed lerni ne-eŭropajn vortojn ankaŭ helpos ilin vastigi vidkampon.“ La dua, “plirealisma solvo“ estas laŭ li, ke Esperanto fariĝu “komuna (helpa) lingvo por uniĝonta Eŭropo“. Li klarigas tiun ĉi duan vizion jene:
“Tiam kompreneble eŭropanoj devas rezigni ideon de mondkomuna (helpa) lingvo kaj por komuniki ne-eŭropanojn lernos iliajn lingvojn. Ankaŭ ne-eŭropanoj lernos Esperanton kiel eŭropan komunan (helpan) lingvon. Tio estas certe iom pli malgrandskala ol idealo de Zamenhof, sed estos granda sukceso, kiu havas signifon por tuta homaro.“
Lastatempe, ideoj similaj al ĉi lasta “eŭropisma“ vizio ŝajnas furori ĉe iuj esperantistoj en kaj ekster Eŭropo, do eble ankaŭ aliaj pensas tiun perspektivon sufiĉe realisma. Sed verdire mi dubas pri tio. Unue, pri la lingvopolitika situacio en Eŭropo mi ne estas tiom optimisma. La konscio pri “lingva demokratio“ kaj lingvaj rajtoj en internacia komunikado ankoraŭ estas tro malgranda, kaj antaŭjuĝoj pri Esperanto, pri kiuj esperantistoj parte mem kulpas prezentante ĝin kiel „artefaritan lingvon“, estas tro grandaj. Oni ĝenerale ne sentas la anglan “altrudita“, sed sentos kiel altrudo, se eŭropaj instancoj desupre decidus enkondukon de Esperanto. Kaj due, Esperanto jam de longe ne estas nur-eŭropa lingvo. Esperanto naskiĝis en Eŭropo. Sed la lingvon alproprigis ankaŭ homoj el aliaj mondpartoj. Tiel simile okazis ja ankaŭ pri tiom multaj aliaj eŭropdevenaj kulturaĵoj, kiuj disvastiĝis tra la terglobo. Provoj apartenigi Esperanton (nur) al ĝia devenmondparto estas anakronismaj. Do, laŭ mia opinio, Esperanto kiel nur-eŭropa komuna lingvo nek estas realisma nek alcelinda. Sed ĉu la unua vizio, la deeŭopiĝo de la lingvo mem, estas entute ebla? Verŝajne ni devas iom diferencigi la proponon de Kubota. Facile imageblas, ke anstataŭigi fundamentajn eŭropajn (latin-originajn) vortradikojn en Esperanto per radikoj el alimondpartaj lingvoj pli kaŭzos problemojn ol solvas. Aliflanke, por pli internaciigi Esperanton, necesas pliriĉigi la lingvon per vortoj el diversaj mondpartoj. Do, ankoraŭ multo fareblas kaj farendas leksike por malpliigi eŭropcentrismon de la lingvo (ekzemplojn prezentas Erich-Dieter Krause, „Asiatische Lexik im Esperanto“, en: Liu/Fiedler (red.): Studoj pri Interlingvistiko, Kava Pech 2001). Tamen, pri deeŭropigo, ĉu la atentigo pri leksiko sufiĉas? Ĉi sekve mi volas prezenti interesan kontribuon al tiu diskuto, kiun alia japana esperantisto faris pli ol 60 jarojn antaŭ Kubota.
Propono de “Orienta Esperanto“
En la julia numero 1942 de „Revuo Orienta“, organo de Japana Esperanto-Instituto, ISIGA Osamu [Iŝiga Osamu], konata kiel tradukanto al la japana de la verkoj de la sveda verkistino Selma Lagerlöf, skribis japanlingvan eseon kun titolo “Orienta Esperanto“ (p.18). Tie li levas similan demandon kiel la supre prezentita flugfolio, ĉu ne indas rekoncepti Esperanton el “orientula vidpunkto”. Li proponas:
“ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por ni [orientuloj], kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun okcidentaj esperantistoj.” [tradukis KGC]
Li klarigas la sencon de lia propono tiel, ke je “orientismo” en Esperanto eŭropanoj sentos pli da fremdeco kaj bezonos energion por akcepti tion, sed tiajn sentojn kaj penojn pli ol sufiĉe kompensas la gajnoj de japanaj kaj aliaj orientaj esperantistoj, por kiuj la lingvo iĝos pli intima kaj facila.
Certe ne estas hazardo, ke tia alvoko al akcepto de “orienta Esperanto” aperis ĝuste en tiu mallongega eŭforia tempo, kiam Japanio ŝajnis venkebli en la Azia-Pacifika-Milito. Sufiĉe signifoplenas, ke eĉ Iŝiga, ĝisosta pacisto kiu eĉ deklaris rifuzon militservi, rilatigis siajn tezojn al la (falsa, kiel tuj evidentiĝis) fakto, ke “la japana armepovo atingis kaj superas tiujn de Eŭropo kaj Usono”!
Aktuala signifo de la “Iŝiga-principo”
Do, ĉu lia alvoko estis nur epizodo pri la dummilita ekscito, kaj hodiaŭ ne plu aktuala? Lia dualismo inter “oriento” kaj “okcidento” certe ne taŭgas por ni. En 2007, dum la diskutoj en Universala Kongreso en Jokohamo kaj la akompananta 5a Nitobe-Simpozio en Tokio, oni konstatis, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" estas malutilaj (vd. la rezolucion de la 92a UK kaj la konkludon de la 5a Nitobe-Simpozio).
Sed mi pensas, ke liaj bazaj ideoj ne perdis signifon. Atentindas, ke Iŝiga enfokusigas la pragmatikan eŭropecon pli ol la leksikan. Tio estas pli esenca aliro por plineŭtraligi Esperanton, ĉar por lingvo kiel socia fenomeno pli gravas la uzmaniero ol la deveno kaj surfaca aspekto de lingveroj mem.
La estiĝo de propra prilingva sento en Esperanto pruvas, ke ĝi iĝis sufiĉe aŭtonomia lingvo. Sed troa normigo de la lingvo malpliigas la unikan liberecon de la planlingvo kaj malhelpas ĉerpon de ĝia esprimpovo. Ni devas atenti, por ke la eŭropa fono de la esperantaj lingvonormoj, kiu certe kontribuis al stabiliĝo de la lingvostilo en Esperanto, ne funkciu kiel korseto al libera lingvoevoluo.
Tiusence, mi esperas, ke la ideoj de Iŝiga ne perdiĝu, sed iĝu konscia parto de la hodiaŭa priesperanta diskuto. Ni povus reformuli kaj ĝeneraligi la "Iŝiga-principon” jene:
“Ankaŭ neeŭroplingvanoj ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por si, kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun alilingvanoj.”
Por pli konkretigi la fokuson de diskuto, mi provu listigi kelkajn eblajn implicojn de tiu principo:
1. Rilate al lingvolerno
Komencantoj ankoraŭ ne konantajn la norm(al)an lingvaĵon de Esperanto (,do ankoraŭ ne influitaj/venenitaj de tiuj,)
- ne lernu la lingvon same kiel alian etnan lingvon senkiale akceptante lingvajn normojn kaj kutimojn
- kaj ne hezitu mem konstrui esprimojn uzante la lingvan ilaron de Esperanto.
2. Rilate al lingvoinstruo
Instruistoj jam konantajn la taŭgajn kaj uzatajn esprimilojn, tamen kuraĝigu komencantojn mem eltrovi kreivan esprimon kaj ne korektu tian lingvaĵon nur pro tio, ke ĝi estas “nekutima“.
3. Rilate al lingvouzo
Ĉiuj uzantoj de la lingvo ne timu uzi nekutimajn esprimojn, kondiĉe, ke ili ne detruas la Fundamenton kaj ne malebligas la interkompreniĝon kun alilingvanoj.
Se tia toleremo kaj bonvenigemo de kreivo karakterizos la lernadon, instruadon kaj uzadon de Esperanto, la vizio de pragmatike deeŭropiĝonta Esperato ŝajnas al mi ne malrealisma. Permesu al mi iom simplisman komparon. La komputilo komence evoluiĝis ĉefe en anglalingva medio, sed nun ĝi, kvamkam daŭre uzante la latinalfabetan klavaron, iĝis sufiĉe komforta ilo ankaŭ por ekz. japanlingvanoj kun tute alia skribsistemo. Kiu povas nei, ke ankaŭ Esperanto havas tian evolueblecon? Nome ke surbaze de Fundamentaj radikoj kaj baza gramatiko, la lingvo povas – por eĥi la vortumon de Kubota – tre malrapide ŝanĝiĝi en pli neŭtralan lingvon?
· Ĉi tiu eseo baziĝas sur mia kontribuo al la temsesio “Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ tutmonda lingvo?” ene de la “kleriga lundo“ dum la 92a UK en Jokohamo. Ĉi tie mi limigis min al lingvoideologiaj aspektoj de la proponoj prezentitaj. Mi planas analizi la Iŝiga-proponon kaj la sekvantan diskuton, kiu okazis sur “Revuo Orienta”, pli detale estonte.
· Artikolo aperinta en Japana Esearo, numero 4-a, Tokio: Libroteko Tokio. Oni povas kontakti la eldonejon per la ret-adreso. .
KIMURA Goro Christoph
This topic has been edited by Attilio Liotto 5 weeks ago.
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Tjeri says:
La neŭtraleco de lingvo aspiranta fariĝi dua lingvo por ĉiuj, estas lingvokompara interrilato.
Absoluta neŭtraleco ĉikaze neeblas, tamen oni devus celi ke la elektita lingvo fariĝu sendiskriminacie la gastejo de la homara kulturo. Esperanto ankoraŭ ne tielas.
Attilio Liotto edited this reply 12 months ago.
amike Attilio
Vastalto says:
La plej grava estas ke plimulto de la esperantistoj parolu kaj skribu kun tia konscio. Por la unua paŝo mi proponas, ke oni laŭeble limigu uzojn de neoficialaj radikoj. Mi konsentas, ke foje oni bezonas kelkajn neoficialajn radikojn (precipe en fakaj uzoj inter fakuloj). Sed en ĉiutaga uzo (eĉ se pri faka temo) plejmulto de la neoficialaj radikoj estas ne necesaj.
Jose says:
Dezirinde (me esperas) mea arivado esos aceptata, nam me venas pro sincera ed amikala invito di membro di via grupo.
La vidpunto di Attilio pri la "supozata" neutraleso dil helpolingui di europana origino esas vera. Forsan en la yari dil nasko di Esperanto ed Ido, li esis la maxim bona alternativi por esar la internaciona linguo. Ma en ca nuna mondo ube la kulturi intermixas e la vorti ed expresuri dil una e dil altra, on devas ri-abordar la internacioneso di helpolingui.
Forsan un del manieri ri-propozar chanjo esas la introdukto di sinonimi por vorti qui esas plumpa e pezoza pro adiciono di afixi e sufixi.
Ca esas mea humila opiniono.
Kordiale
Jose
A. Fabián Jiménez says:
Unue: Ekde ĉiam la la vera internacie uzata lingvo estis estas kaj estos la lingvo trudata de la venkinto, ĉu imperiestro, ĉu politike aŭ teknologie dominanta nacio, do tute normalas ke la nuna internacia lingvo estu la angla, sed, verŝajne ne plu normalos kaj eĉ ne plu eblos post unu generacio aŭ iom pli, kiam la azia mondo probable superregos, konsekvence, la azianoj koncedos al esperanto esti maksimume intereŭropa lingvo, sed certe ne tutmonda dua lingvo (se esperanto ankoraŭ estos la eŭropeca lingvo kiu nun ĝi estas). Por tia rolo ili certe preferos lingvon pli neŭtralan kaj demokratan, ekzemple: “Lingwa de Planeta” > lingwadeplaneta.info/en/index.shtml aŭ ion similan kaj esperanto estos historie memorata kiel la dua volapuk.
Due, la monda lingva maldemokrateco estas esence politika problemo, certe iam ĝi estos traktata inter la plej potencaj ŝtatoj ĉar la mondo fariĝas ĉiam pli malgranda kaj ĉiam pli interkonektita; ĝis tiam, ne ekzistas/os reala lingva elekteblo, sed unu sola hegemonia lingvo: la angla.
Via frazo: “nur restas unu ebla elekto: angla aû esperanto” estas nur naiva iluzio.
Amike Attilio
Raŝi replies:
Inter la nenaciaj lingvoj, ESPERANTO jam estis elektita de la plejmulto!!!
Mankas nur la decido de la tuta homaro ĉu oni elektos "la lingvon farita el la arto" aŭ iun nacian lingvon por doni maljustan avantaĝon al malgranda parto de la homaro!
Raŝi replies:
Michael Lennartz says:
Internaciaj lingvoj ne estas altruditaj, kiel ni ofte pensas. La latina estis lingvo interpopola kaj sciencula dum mil jaroj, kvankam la Roma imperio ne plu ekzistis. Ĝin portis plejparte la eklezio, do certe ne iu nacio. Nur poste la regado de la franca lingvo kreskis el la fakto, ke Francio estis la plej progresinta nacio tiutempa. Internaciaj lingvoj estiĝas el la bezono de internacia komunikiĝo, el teknika kaj kultura supereco, sed trovi ekzemplon kaj pruvon por altrudita internacia lingvo estas treege malfacila. Internacia lingvoj venas kaj foriras, ĉu la latina, la franca, la angla. Ni zorgu, ke E-to restas.
Mi ne scias, kio estas "demokratia" lingvo. Tio nocio estas ĥimero vaganta tra la movado. Vagas ĥimero tra la movado, estas ĥimero de demokratieco., aludante la komunisman manifeston. Se la lingva situacio estus "demokratia", ni parolus mandarin-ĉinan kaj skibus per alfabeto de ses mil signoj.
Kaj ni simple zorgu pri nia sufiĉe malforta movado ĉi tie en Eŭropo. Ne estas ni eŭropanoj, kiuj devas "deeŭropigi" Esperanton. Mi malŝatas la leviĝon de nocioj kiel "deeŭropigo" kaj "demokratiigo", kiuj estas neniel difinitaj, kaj kiujn ĉiu povas kompreni kaj vringi laŭ sia kompreno.
Kaj la menciita planeda lingvo kuiras ĝuste en tiu poto. La fundamenta eraro de tiuj projektoj (same kiel la menciitaj ĥimeroj) estas, ke internacieco ne kreskas el internacia vortaro aŭ gramatiko, sed el facileco en lernado kaj produktema vortfarado. Rigardante la regularon (jes, regularo!!!) pri akcentado, neniu deziras lerni LdP kiel internacian lingvon.
Ĉu vere tiu lingvo estas "demokratia" kaj pli neŭtrala ol Esperanto, ĉu E-to estas volapuka aŭ LdP?
Rube-fas-ney jen – ruĝvizaĝa viro, ruĝvizaĝulo
Me-raki-ney tren – la vagonaro (trajno), per kiu mi venis (venas).
LdP-skribi-ney mesajos – la mesaĝoj skribitaj en LdP
Me-gou-ney haus – la domo, al kiu (aŭ: en kiu) mi estas iranta.
Nu-shwo-ney jen – la viro, pri kiu ni estas parolantaj.
Es chu-aus-shel-ney yunfaula – tio estas la birdido, kiu eloviĝis.
(Fonto: community.livejournal.com/lingwadeplaneta/18058.html)
Michael Lennartz edited this reply 11 months ago.
Dmitri replies:
Tiu bloga mesagxo estis skribita jam antaux longe, kaj ne estas nun tute korekta. Ni ne plie uzas "ney" kiel limigilo de subpropozicioj. Sed "rube-fas-ney jen" estas korekta. Tio signifas ruĝvizaĝa homo (viro/virino) kaj estas simpla kunmetajxo de la vortoj "rugxa", "vizagxo" kaj de la genitiva/determina partiklo "ney". Multaj lingvoj, ekzemple la cxina, agas tiamaniere.
"rugxvizagxulo" estus "rubefasnik" (rube+fas+ la sufikso "nik")
La akcentado estas vere iomete pli malfacila ol en Esperanto, sed ne estas tro problema. Kompense ni havas pli natura akcento ekzemple en la vortoj "AmErika, pUblika, stImula" ktp.
Mi invitas vin legi paro de dialogoj en Esperanto kaj LdP:
lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm
En la nuna momento ni esperantigas la LdP-rusa vortaron. Se ia ruslingva esperantisto povus helpi, ni estus tre dankema.
Swasti!
PS. Mi pensas, ke internacieco kreskas ANKAUX el internacia vortaro kaj gramatiko.
Dmitri edited this reply 11 months ago.
Michael Lennartz says:
Michael Lennartz edited this reply 11 months ago.
Mi invitas la membroj pli aktive partopreni ĉipaghe kaj libere kritiki.
Aparta dankon mi esprimas al amiko Dmitri kaj lin petas informi nin pri la laborprocedo de la projekto LdP
Dankon amike Attilio
Kunihiko Zinguu says:
Ana Ligia says:
Mi ankaŭ salutas al ĉiujn esperantistojn de grupo, ĉefe la eŭropanoj, pro viaj vortoj pri ili. Mi estas ĵusveninta al grupo, el aliaflanke de Eŭropo, el Brazilo - Sud-Ameriko. Mia lando klopodas por instruado de Esperanto en mezlernejo. La nova leĝopropono vojas al la Deputita Ĉambro por analizos la aferon. Kiel vi povos vidi mia lando estas envolvante sin en la esperanta kaŭzo. Ĉi tiu afero interesas al ĉiuj ni esperantistoj, do ĉiuj ni ĝuste nun vivas la samajn problablecojn. Mi kredas en aprobo de leĝo en Nacia Kongreso.
Ni sud-americaj kredas en la monda unuiĝo, en la monda paco, ĉar tio estas ebla, dependas sole de la volo el ciu ni. Mi pensas ke vi, kara amiko Attilio, imagas la estontan tempon kiam vi asertas pri konservi la originalan pekon: "ĝi ankoraŭ estas lingvo imperie eŭrocentra". La mondo necesas de amo, multa da amo, ĉar la personoj necesas de paco. La paco alvenos apud la amo. Mi pensas ke la nova lingvo sole estos neŭtrala kiam la personoj estos humilaj por fine vidas sin kiel egaloj - unu kreito kreita per la Kreanto. La esperantistoj povos esti ekzemplon por la homaro, uzanta la lingvilon por frateco, kunlabore, ĉar ni vivas en unika planedo.
Mi estas nova esperantistino kaj ankoraŭ estas lernantino de Esperanto, mi esprimas min pli malpi. La viaj vortoj, s-ro Attilio, enhavas min, unu brazila, al grupo "eŭropecaj esperantistoj". Mi sentas feliĉan pro tio, kaj mi dankas vin amiko.
Kun granda ŝata kaj respekto al ĉiuj eŭropanaj esperantistoj mi brakumas ĉiujn vin de la grupo ELIRO Amikoj.
Ana Ligia.
Ana Ligia edited this reply 6 days ago.