Estimataj Membroj de “ELIRO” kaj de “ELIRO Amikoj”
Mi transkribas ĉipaĝe poezion de K. Kalocsay: "La fundamento kaj la palaco"
Kaj opinion pri esperanto de J. Camacho. "Por mi esperanto havas senco nur…"
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
La fundamento kaj la palaco
Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,
ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ' mi volas vin ornami.
Sed mi toleras sen lamento;
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.
Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament' sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo
Kàlmàn Kalocsay
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * ** * * * * * * * * * * * * * * *
Memskribita opinio de J. Camacho
Por mi esperanto havas sencon nur kiel lingvo de altkvalita komunikado. Alivorte: nek lingveto nek lingvaĉo. Por komunikado rudimenta kun personoj alilingvaj sufiĉas la angla, la franca, la hispana… Mi, kiel milionoj da aliaj homoj (aŭ, neologisme, “kiel meg aliaj homoj”), uzadas ilin tiurole sen kulposento kaj sen kompleksoj. Sed per esperanto mi celas komunikadon altkvalitan ne nur verke kaj verse, ankaŭ parole kaj konverse, ne ian simplan bazikon por peti akvoglason. Altkvalitan el la vidpunktoj de la komunikanto, de la ricevanto kaj de la sendaĵo mem. En esperanto mi serĉas do lingvon riĉan, esprimivan, kapablan je precizo kaj je preciozo, je koloroj kaj nuancoj.
Eble post cent jaroj, jam sekvajarmile, oni legos la verkojn de ĉiuj ĉi aŭtoroj kiel nun hispanlingvanoj legas tiujn de Quevedo, Góngora, Gracián, nome kun kelka peno, bukedo da notoj kaj glosoj kaj, esperinde, multaj ĝuo kaj plezuro. Kiu scias, ĉu refoje modos paĝoj abundaj je mal-vortoj, je “tiu(j)(n), kiu(j)(n)”, je kilometraj vortkunmetoj, je la kopulo 'esti'… Ankaŭ la hodiaŭa Esperanto travivas periodon de riĉiĝo, de gracianoj, gongoroj kaj kevedoj, de provoj diversgrade sukcesaj esplori virgajn regionojn de nia lingvo. Al ĉi bravaj pioniroj mi dediĉas la artikolon. Kiel dirintus Auld, mi vin salutas: Mave!
Prave. Jam korektite.
Dankon pro la atentigo. J. Camacho
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
Mi revas ke la spirito, la celo kaj la opinioj esprimitaj ĉisupre, fariĝu ankaŭ la sento kaj la celo de ĉiu membro de "ELIRO" kaj de "ELIRO Amikoj"
amike Attilio Liotto
P.S.
Ĉi sube mi aldonas ligon al Google grupo "ELIRO" ka jprecize, al la paĝo "Signore delle cime" (Sinjoro de la vertoj)j (itala montarana kanto, tradukita en 35 lingvoj esperanto inklude), vi povos aŭskulti ĝin kantata de diversnaciaj ĥoroj kaj ankaŭ de dumil persono en la montaro, vi vidos ankaŭ belan panoraman motaran filmon.
groups.google.com/group/eliro/web/sinjoro-de-la-vertoj?hl=eo